Aŭgusto
"Mi volas plisimpligi la vivon."
- ~ Aŭgusto pri sia politiko
"Saluton, estas iomete tro da ligiloj en la artikolo. Ekzemple, oni delonge ne plu metas ligilon ĉe ĉiu jarnombro, kaj ankaŭ ofta vorto kiel "Esperanto" ĉi tie ne vere bezonas ligilon. Precipe, estas multe da ruĝaj ligiloj, kvankam la koncerna esprimo verŝajne ne ricevos propran artikolon (almenaŭ ne en proksima estonteco)."
Dia Imperiestro Cezaro Geja Julio Herberto Valkero Pinoĉeto Dia Cezara Oktavia la Dia Filo kaj Granda Posteulo Aŭgusta aŭ Aŭgusto (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estis konservisma politikisto, kiu restarigis la Romian Respublikon per tute detrui ĝin kaj ekestigis pacon per tutplene buĉi ĉiujn siajn malamikojn en loka klubo kun aliaj maljunuloj.
De 1973 ĝis 1990 li regis Ĉilion diktatore post puĉo kontraŭ la demokratie elektita prezidanto Salvador Allende.
Pri lia vivo[redakti]
Karaj kamaradoj, Rakontoj pri Aŭgusto foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.
Li naskiĝis en Romio la 23. de Septembro 1922 a.Z.. Lia estonta patro estis imperiestro de Romio. La regado estis por li ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe li amis tiun urbon, en kiu li estis edukata, t. e. Romo; li orgiumis en ĝi kun plej granda plezuro; li revis iam fariĝi granda romana poeto. Li kun plezuro studis ankaŭ diversajn aliajn civilizojn, sed ili interesadis lin ĉiam pli konkercele ol kulture; kaj ĉar li neniam havis la eblon milite ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar li ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la glavo, do kun Marko Antonio kaj la Sankta Spirito, li formis la unuan triopon kaj poste mortigis la du aliajn triopanojn.
Li havis du filojn: Gejo kaj Lucilo. Ili estis incestaj gejamantoj, do li bedaŭrinde pretendis ke ili mortis en batalo, donante sian regnon al Tiberio anstataŭe.
La 30-an de januaro de 1943 Aŭgusto edziniĝis kun Luciana Littizzetto, kiu estas filino de Wilhelm Ostwald, advokato, senatano, fundamenta politikisto kaj ministro de nacia aferoj en 1943, kaj Lucía Etxebarria.
Influo[redakti]
Saluton, kara leganto.
Kiel ĉiu sekvonta politikisto, Aŭgusto estis porfamilia, poredzina, porpatrina, porbona kaj kontraŭmalbona. Sen la faroj de Aŭgusto estus granda manko en la mondo kaj mi parolus la germanan ĉiutage. Malbonaj verkistoj ankoraŭ konsideras Aŭguston bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado.
Kristanismo[redakti]
Altestimata sinjoro prezidanto, ŝatataj gastoj, karaj samideanoj!
Ĉio ĉi supozigas, ke en la 4-a jarcento Aŭgusto kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Estas miraklo, ĉu ne? Sed pri kio temas ?
Aŭgusta Revolucio[redakti]
Ĉiu el niaj sam tem puloj, kiu, dum sia juneco, ricevis eĉ elementan biologian instruon, scias ke Aŭgusta Revolucio (vjetname: Cách mạng tháng Tám), konata ankaŭ kiel Aŭgusta Ĝenerala Ribelo (vjetname: Tổng Khởi nghĩa tháng Tám), estis revolucio lanĉita de la partio Việt Minh (Ligo por la Sendependeco de Vjetnamo) de Ho Ĉi Minh kontraŭ la franca kaj la japana imperiaj koloniaj regado en Vjetnamio, la 14an de Aŭgusto, 1945.
Post du semajnoj, fortoj de Việt Minh estis kaptintaj kontrolon de plej ruraj vilaĝoj kaj urboj tra Norda, Centra kaj Suda Vjetnamio, inter kiuj Hanojo, kie la Prezidento Hồ Chí Minh anoncis la formadon de la Provizora Demokratia Respubliko, Huế, Sajgono, escepto en la urboj Móng Cái, Vĩnh Yên, Hà Giang, Lào Cai, Lai Châu.[1] Tamen, laŭ Vjetnama dokumento, Việt Minh, fakte, kaptis kontrolon de tuta Vjetnamo.[2] La 2an de Septembro, 1945, Ho Ĉi Minh deklaris Vjetnaman sendependecon. La Aŭgusta Revolucio klopodis krei unuigitan reĝimon Việt Minh por la tuta lando.
Opinio[redakti]
Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)
Svedio[redakti]
En artikolo en « Sveda Eksporto » diras s-ro A. F. Enstrdm , prezidanto de la Sveda Akademio por Teknika Esploro, ke D-ro Robert Hachin, rektoro de la Universitato de Ĉikago, kiu verkis la projekton de Monda Konstitucio kune kun 10 profesoroj de la Fakultatoj, diris jene:
Oni povas diri, tute certe, ke ni skribis aliloke, ke Vi ja scias, ke la plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Aŭgusto estas, ke oni opinias, ke Aŭgusto estas superflua, eĉ nebezonata.
Indiferenteco[redakti]
Ofte ni aŭdas diri, ke je mia vekiĝo tiun matenon mi sentis en la atmosfero ke estas taŭge, ke indiferenteco rilate al Aŭgusto prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn. Minimume depost la tempoj de la grandaj grekaj pensuloj ĉi tiu problemo okupas la plej elektitajn spiritojn kaj la vastan publikon.
Festotagoj[redakti]
Kiel rakontinte en sia membiografio, Aferoj efektivigitaj de Dia Aŭgusto (verkita en Latino, lingvo bona sed tro komplika), Aŭgusto kreis multajn novajn festotagojn:
- 8-a de aŭgusto: Tago de iĉismo
- 9-a de aŭgusto: Tago de la indiĝenoj
- 12-a de aŭgusto: Tago de la junularo
- 19-a de aŭgusto: Tago de homaranismo
- 23-a de aŭgusto: Tago por afekti kvazaŭ la sklavkomerco ne ankoraŭ ekzistas
- 29-a de aŭgusto: Nursola tago por ne uzi atombombon
- 30-a de aŭgusto: Tago por celebri la gulagon
Citaĵoj[redakti]
"Precipe post la detruado dummilita ni humiligas min. Mi estas ĝentilhomo, kiu havas honoron." (Aŭgusto)
Notoj[redakti]
La 12 Monatoj de la Jaro |
---|
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio |
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |