Chuck Norris
"Tiel parolis Chuck Norris"
"Ĉu mi povas krei novan lingvon? Bonvolu... ĉu?"
- ~ Zamenhof al Chuck Norris
" Yes, tio estas tre bona artikolo (kvankam mi ne povas konsenti pri ĉio kun la aŭtoro)"
- ~ Usonano
(Atentu: ne konfuzu kun Chuck Smith)
Ĉuko Norio, ano de Brazila Beletristika Akademio, ĉiam ekzistis.
Informoj ofte asertas, ke Chuck Norris estas ia kolera, ĉiopova superestulo (aŭ superestaĵo). Foje oni trovas ankaŭ aludojn al lia uzado de gira kiko (aŭ rondmova piedbato) por plenumi ajnan taskon, al la abundo de vilo sur lia korpo (speciale koncerne lian barbon) kaj al lia rolo en la televida serio Walker, Texas Ranger.
Iam oni konektis Chuck Norris al mensogdetektilo. La aparato ĉion konfesis.
Usono[redakti]
Laŭ raportoj de Ĉefa Statistika Oficejo Chuck Norris estas la plej granda homo de ĉiam. Estas tial, ĉar li estas usonano.
Chuck Norris scipovas fari el USA - USB.
Geografio[redakti]
Laŭ S-ro Baart de la Faille , fakestro, Bermuda Triangulo estis origine kvadrato, ĝis Chuck Norris forbatis unu el la anguloj.
Francio[redakti]
Vi scias ankaŭ, ke Chuck Norris estis Konsilia prezidanto de Francio de la 1-a de julio 1894 ĝis la 15-a de januaro 1895.
Faktoj pri Chuck Norris[redakti]
Mi komprenas vin frate kaj perfekte, kaj mi estas certa ke
Pri la barbo[redakti]
La vipon de Indiana Jones oni plektis el haroj de la barbo de Chuck.
Pri la kosmo[redakti]
La planedoj orbitas ĉirkaŭ la suno ĉar Chuck girkikis ilin en la sunsistemon.
Pornografio[redakti]
La korespondanto en Ĝibraltaro de angla gazeto Herald anoncas, ke Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.
Informadiko[redakti]
Kun profunda sento pri la solena kaj eĉ tragedia karaktero de la ekpaŝo, kiun mi nun faras, kaj pri gravaj respondecoj, kiujn ĝi envolvas, sed kun neŝanceliĝa obeemo al tio, kion mi konsideras kiel mian konstitucian devon, mi konsilas, ke la Kongreso deklaru, ke Chuck Norris scipovas distranĉi la kablojn de wi-fi
Pordo[redakti]
Oni je ĉi tiu okazo ne forgesu, ke Chuck Norris kapablas frapfermi turnpordon.
Ŝlosilo[redakti]
Chuck Norris foje provis malŝlosi la domon per ŝlosilo de la aŭto kaj la domo startis.
Biologio[redakti]
Chuck Norris kapablas rompi la nukon eĉ al senvertebruloj.
Floro[redakti]
Kiam Chuck Norris prenas rozon, ties dornoj pikiĝas.
Kapo[redakti]
Chuck Norris povas turni kapon je 360 gradoj. Ne nur sian propran, kompreneble.
Cepo[redakti]
Chuck Norris kapablas plorigi cepon.
Vi[redakti]
Chuck Norris scipovas pli rapide sidi ol vi kuri.
La 16 gramatikaj reguloj de Chuck Norris[redakti]
|
- Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur Chuck.
- Substantivoj estas formataj per gira kiko.
- Adjektivoj estas formataj per pugnofrapo.
- La baza numeralo estas "chuck".
- La personaj pronomoj estas nur "Mi", t.e. Chuck.
- La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La pasivo finiĝas per "de Chuck".
- Adverboj estas formataj per inversa girkiko.
- Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
- Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
- La akcento estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
- Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
- Se Chuck tion ordonas, kabeu.
- Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
- Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
- La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
- La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.
Aliaj faktoj[redakti]
1. Chuck Norris venkis olimpian kuradkonkurson kun stacionara biciklo.
2. Kiam Chuck Norris malfruiĝas, tempo prefere malrapidiĝu.
3. Chuck Norris kapablas fari truon en akvon.
4. Chuck Norris kapablas aplaŭdi per unu mano.
5. Chuck Norris kaŭzas al cigaredo kanceron.
6. Chuck Norris dormas kun kuseno sub pistolo.
7. Chuck Norris kapablas startigi aŭton sen motoro.
8. Chuck Norris kapablas nul-onigi.
9. Tempo atendas neniun. Se li ne estas Chuck Norris.
10. Kiam Dio diris „estu lumo“, Chuck Norris atendis, ĝis Li petos.
Dum milito[redakti]
Chuck Norris iam ĵetis mangrenadon. Tiu mortigis 20 homojn, kaj iom poste ĝi eksplodis.
Malsano[redakti]
Chuck Norris neniam havos kanceron, ĉar la kancero scias, ke tiam Chuck Norris batalos kontraŭ ĝi kaj la kancero scias ankaŭ kiel finiĝos tia batalo...
Manĝado[redakti]
Chuck Norris ne manĝas mielon, li maĉas abelojn.
Retpoŝto[redakti]
Chuck Norris kompreneble havas retpoŝtan adreson, ĝi estas "[email protected]".
Filmo[redakti]
Antaŭ nelonge oni devis tuj ĉesi montri la novan 3D-filmon de Chuck Norris, ĉar jam la unua rondmova piedbato mortigis duonon de la spektantaro.
Premioj kaj omaĝoj[redakti]
- Chuck Norris gajnis la Nobelpremion pri fiziko.
- Estas kvartalo en Madrido nomata omaĝe al li.
Morto[redakti]
Chuck Norris estas jam tri jarojn morta, nur la morto timas tion diri al li.