Belo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Beleco)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kion fari!"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolaĉo
La edzinoj de Belo

"Homoj fajfas pri la belo,
ridas eĉ pri nobla celo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Hodie es le prime die del resto de tu vita"

~ interlingvaisto pri iu ajn

" Idistoj on sanan oj taipunut muoto"

~ Finnlingvano pri idistoj

Belo estas brazila kantisto de sambo, kiu naskiĝis en San-Paŭlo 1974.

Kariero[redakti]

Sed la aféro estis tia :

213n.jpg

Ekde 1993 li estis kantisto de grupo Sobek. En 2000 li komencis solan karieron.

Krom kanti, li ankaŭ trafikis narkotaĵojn kaj estis arestita en 2002. Li estis komdaminita en 2003 kaj restas en malliberejo ĝis nun.

Demandoj[redakti]

Kara juna kolego,

Kio estas belo entute? Ĉu ĝi ekzistas? Kio ŝajnas bela al unu homo, tio povas ŝajni malbela por alia homo. Do, ĉu la belo estas subjektiva au objektiva eco? Ĉu homo estas pli bela ol araneo? Por homo - sendube jes, sed por araneo?

Opio de ĉiu el ni estas subjektiva kaj dependas de nia eduko, karaktero ktp. Sed ekzistas ankaŭ objektiva opinio. Ĝi estas opinio de tutmonda Spirito - Dio. Ju pli homo estas proksima al Dio, des pli objektiva, des pli ĝusta estas lia opinio. Homo estas pli proksima al Dio ol araneo, tial opinioj de homoj estas pli objektivaj kaj ĝustaj ol tiuj de araneoj. Homo estas pli bela ol araneo.

Edzinoj[redakti]

La plej bona afero pri Belo estas sia eks-edzino Viviane Araujo kaj sia nuna edzino Gracyane Barbosa. Ambaŭ tre emas pozi nudaj.

Alia pruvo de persistem a influo de aristotelaj doktrinoj : bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.

Klasifiko[redakti]

Belo apartenas al la deksesa kategorio; ĝi estas fiŝo vivonaska, oblonga.

Islama saĝeco[redakti]

Beleco de la viro sin trovas en lia prudento; prudenton ĉe virino oni trovas en ŝia beleco.

BELECO[redakti]

Baniko: Inter niaj du sekretariinoj, kiu estas laŭ vi pli bela, Lio aŭ Aniko?

Kruko: Ho, Banĉjo, vi scias kion oni diras pri beleco, ĉu ne?

Baniko: Kion?

Kruko: "Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas."

Baniko: Kiu diras tion?

Kruko: Malbeluloj...

Sinonimoj[redakti]

Snobs parolis pri la belecoj de Svisujo : la belaj urboj, la altaj montoj, la bluaj lagoj. Li precipe laŭdis la lagon de Ĝenevo kaj la lagon Lemanon.

— Sed ambaŭ estas sinonimaj, rimarkigis Bobs.

— Tion mi scias tre bone, respondis Snobs, sed unu estas multe pli sinonima ol la alia !