Bazaro

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Havi orelojn sur ĝusta loko"

~ Zamenhof pri oreloj
1340169847587.jpg

"Estas pura disipo de tempo fari ion mezkvalitan."

~ Madonna pri ĉi tiu artikolo

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri bazara vendado

"Bela laboro!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Su uso de interlingua es magnific, excellente"

~ Interlingvaisto
ATENTU ESP-ISTI
En altra artikli me aludis min o plu mitologiala raporti qui esas forsan nur rakonti, quankam, quale sempre, la legendi kontenas parto de vereso, ma hike, me tradukas artiklo trovata che la interreto e qua esas extrakturo de la tre serioza jurnalo Rusa PRAVDA


Bazaro estas, memkompreneble, aro da bazoj.

1.jpg

. Bazo estas la malsupra subportanta parto de objekto, sekve, bazaro estas aro de malsupraj subportantaj parto de objektoj! Ekzemple: bazaro de turo estas la aro da bazoj de turo.

Mi multe bedaŭras ke[redakti]

Ni havas la honoron memorigi al vi, ke ni ne povas nei, ke en Filadelfio kvar estroj de la societo forlasis kaj forĵuris sian laboron por Esperanto, deklarante ke kemie, bazaro estas la aro da substancoj, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido.

B.jpg

Superbazaro[redakti]

41 .jpg

Du viroj serĉas samtempe siajn edzinojn en la superbazaro. Tiam, ili solvas helpi unu la alian:

- Unue, ni serĉu vian edzinon, sed diru kia ŝi estas?

- Ŝi estas bela, havas blondajn harojn, kun belforma korpo kaj portas mallongan robon. Kaj kia estas via edzino?

- Forgesu mian edzinon. Ni serĉu apenaŭ vian edzinon!

Infero[redakti]

Bazaro iel rilatas al infero. Kaj tio ne estas utopio !

En bazaro[redakti]

La vendistino: “Rigardu vi, rigardu kia belulino marĉas! Ĉarmo! Ŝiko! La feliĉo de sia edzo! Sinjorino, prenu de mi fiŝon!

– Kiom kostas tiu makrelo?

– Dekopon kontraŭ dek kopekoj.

– Kial tiom multekoste?

– Por vi multekoste?! Do, demetu la robon, vin ĵetu en la maron kaj fiŝkaptu mem! Ne, rigardu vi al tiu lentugplena muzelo! Kaj ŝi imagas sin belulino!

(la virino foriras, kaj la vendistino daucrigas la vendadon)

– Fiszoj! Senpage disdonataj! Gobiusoj!

– Bonvolu doni.

– Tri rublojn!

– Sed iu diris ja senpage?!

– Ĉu tri rubloj por tiu bonegaĵo ne estas senpage?!

Vidu ankaŭ[redakti]