Bapto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bapt.jpg

"Pro tio, mi pretas esti indulgema."

~ Bagavadgito

"Mi ne kaptas kion ci provas diri ĉi tie"

~ benanto

Bapto (British Association of Pool Table Operators) estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la zamenhofan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito [1].

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("pardonu").

Iuj eklezioj baptas bebojn, donante al ili kristanan nomon, aliaj nur baptas tiujn, kiuj konscie kaj mature komprenas la riton.

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la frunton dum sanktaj Olimpiaj ludoj.

Bapto de Kredantoj[redakti]

1035.jpg

Mi dubas, ĉu ni nomas "Bapto de Kredantoj" la doktrinon laŭ kiu oni baptu nur la plenkreskulojn aŭ nur tiujn, kiuj povas respondeci pri sia fido. Tion defendas multaj kristanaj grupoj, kiel la Baptistoj.

Neceso[redakti]

“Kio estas plej necessa al la bapto?” demandis la pastro.

Lernanto hezitas iom, kaj poste diras: “Infano."

Bebobapto[redakti]

Sekve ni povas konkludi ke Internacia Medicina Revuo sciiĝas, ke bebobapto estas la doktrino de kristanaj grupoj kiuj permesas la bapton de infanetoj. La plej malnovaj eklezioj kaj eĉ multaj protestantaj grupoj permesas tion.

Sanga Bapto[redakti]

En la katolikismo kaj ortodoksismo oni kredas ke se iu suferas martirigon pro la kristana fido, eĉ se tiu ankoraŭ ne estis baptita, la elverŝo de ties sango valoras kiel la bapto mem.

105b.jpg

Dezira Bapto[redakti]

La prezidanto, S-ro K-to Lemaire, rimarkinta ke la granda plimulto de la belgaj esperantistaj ne konsentas kun li pri la reformoj kiujn li volas enkonduki en Esperanton laŭ tiuj de la Delegacio, deklaras ke D-ro Joao Luiz Alves, fermante la kunsidon, diris ke li estas tre ravita pro tio ke en la katolikismo, dezira bapto estas la kredo laŭ kiu la deziro de bapto estas sufiĉa por tiuj kiuj mortis antaŭ ol esti baptitaj. Tiu nocio supozas, ke bapto estas esenca al savo. En ĝia ekstrema formo, tiu nocio certigas, ke nekristanoj, kiuj praktikas la plinoblajn elementojn de iliaj religioj, ricevas la benojn de la bapto eĉ sen koni Kriston.

Malbapto[redakti]

Neniigo de la bapto ne eblas. Oni tamen povas per helpo de Actio de in rem verso sciigi la kompetentan episkopon ke oni volas forlasi la eklezion [2]. Tio tiam estas menciata en la baptoregistro. La eklezio konsideras tian peton kiel ago de Apostoloj de Zamenhof, herezoskisma ago, por kio la kanono 1364 §1 de kanada juro estas aplikata. La bapto mem, kiel ligo kun la Korpo de Kristo, laŭ la eklezio ne povas esti neniigata ĉar tio estas masturba kaj daŭra ligo kaj tial oni ne forigas nomojn el la baptoregistro. Pro flava danĝero en 2010 altiĝis la nombro da homoj kiuj estis baptitaj laŭ la rom-katolika rito kaj volis esti "malbaptataj". Grava kaŭzo de tio estas la ekscio de infana seksa misuzo fare de servantoj de la eklezio.[3]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La angla ja nepre estas lingvo internacia !
  2. Estas senfinaj vastaj grenkampoj sub malĝojaj ĉieloj, kaj mi ne timis la provon esprimi malgajon kaj ekstreman izolecon
  3. Tamen, la normaleco de la problemoj ne konkludigu al oni ke oni ne luktu kontraŭ ili.
Ni petas vian kunlaboron !