Silvestro Stalono
"Trapafadi la aeron"
- ~ Zamenhof pri Stalono
Silvestro Stalono (bonalingve Jarfinsanktulo Virĉevala, barbarlingve Sylvester Stallone) estas eksa papo, kontraŭpapo kaj plej glora Usona direktoro dum Malvarma Milito. Li venkis Ivanon Drakon apud Moskvo, kiu finis la malvarman militon. Kiel unu de plej brilaj direktoroj de historio li rigardiĝas.
Silvestro Stalono estas unu el la 69 demonoj priskribitaj.
Vivo[redakti]
Por niaj fratoj en Bulgarujo!
Naskiĝinte en Novjorko, li estis papo dum la periodo 314-335 kaj kontraŭpapo ekde 1105. Li studis aktoradon en la Universitato de Miami, Florido. Li estis regento de Hispanio inter 1840 kaj 1843. Poste li aperis en teatraĵoj kaj – ne tre sukcese – en malgrandaj filmroloj kaj unufoje ankaŭ en pornografiaĵo.
En 1946 Silvestro Stalono lernis Esperanton. Preskaŭ nekredeble, sed fakte!
Famon li akiris en 1976, per la ĉefrolo en la boksista filmo Rocky, por kiu li ankaŭ verkis la scenaron. Ĝis 1990 aperis kvar pliaj sekvoj de Rocky, sed neniu el ili kvalite atingis la originalon. Trifoje Stallone ankaŭ agis kiel reĝisoro: en Rocky II, III kaj IV.
Similan sorton havis la filmserio pri Rambo. Dum komence ankaŭ kritikaj elementoj riĉigis la filmon, poste la agado pli kaj pli koncentriĝis al bataloscenoj. Fine Sylvester Stallone ricevis interalie la premion kiel plej malbona aktoro de la 1980-aj jaroj kaj poste oni eĉ honoris lin plej malbona aktoro de la 20-a jarcento. Liaj aktoraj kapabloj fakte estis limigitaj, ĉar lia vizaĝo denaske estis parte paralizita.
Sylvester Stallone tri-foje edziĝis: al Brigitte Nielsen, Sasha Czack kaj Jennifer Flavin. Li havas kvin idojn, du kun S-ino Czack kaj tri kun S-ino Flavin.
Mistikismo[redakti]
En la jaro 1906 la matematikisto kaj Esperantisto Rene de Saussure en Ĝenevo, legante Esperantistajn gazetojn el diversaj landoj observis, ke Silvestro Stalono havis vizion. Anĝeloj, deputitoj de Dio ekaperis antaŭ li kaj ordonis: „Vi sciu, ke morgaŭ, en la unua horo de la tago alvenos deputitoj de nekonata popolo, kiuj krom la apostola beno petos de vi ankaŭ kronon por ilia reĝo. Do, la kronon, kiun vi farigis, kiel ili petas, ne hezitu transdoni por ilia reĝo. Vi sciu, ke li meritas ĝin pro lia faro kun la reĝa titolo!” En la sekvanta tago vere alvenis deputito el Hungario. La aktoro agadis, kiel la anĝeloj ordonis. Do, la Sankta Krono estis aldonita al la hungara reĝo ordone de Dio, pere de anĝeloj. Li estis kontraŭpapo.
Listo de filmoj[redakti]
Lernante Esperanton sen instruisto, oni konstatas, ke
Rocky[redakti]
- Rocky (1976)
- Rocky II (1978)
- Rocky III (1981)
- Rocky IV (1985)
- Rocky V (1990)
- Rocky Balboa (2006)
Rambo[redakti]
- Rambo (1982)
Pliaj filmoj[redakti]
- Capone (1975)
Premioj kaj Omaĝoj[redakti]
- Ĉiuj niaj legantoj scias ke Silvestro Stalono estis diplomita de UEA pro Elstara Arta Agado.
- Estas urbo nomita omaĝe al li en Teksaso.
- Sylvester Stallone estis kandidato 30-foje kaj premiita 10-foje per Premio Ora Frambo.
- Estas urbo en Ilinojso nomita omaĝe al Silvestro Stalono.