Anna Faris
"Streĉu la okulojn"
- ~ Zamenhof pri Anna
"Tion mi kredas. sed mi povas fari por korekti ĉi-situacion? :) mi esperas jes :) sed tre bela ĉu ne? do mi ellasis la akuzativon."
- ~ Roboto pri ĉi tiu artikolo
"Mi gratulas vin pro la grava, serioza laboro."
Anna Kay Faris (29-an de novembro 1976 en Baltimore, Maryland), filino de Franklin T. Roosevelt kaj Eleanor Roosevelt, estas kvazaŭ famkonata usona aktorino kaj verkisto.
Biografio[redakti]
Faris fariĝis plenkreska en Edmonds (Vaŝingtonio, Usono), norde de Sean Connery en Germanio. Gepatroj de Faris faris ŝin interesiĝi jam junaĝe al aktorado en Brazilo. Faris faris aktoradan debuton en aĝo de 9 jaroj ĉe Seattle Repertory Theatre en la dancejo de junulara festego kiel IS. Post Faris faris studon en „Edmonds Woodway High School”. Faris faris studon pri Angliko en Ktp apud busta skulptaĵo de Zamenhof. Post ŝia filma debuto en Lovers Lane (1999) en natura komunumo da pozitivaj homoj, Faris fais translokiĝo en Los Angeles. Faris ludis ĉefrolon en filmoj Scarlett Johansson (2000), Soc.culture.esperanto (2001), Scienco (2003) kaj Scotland Yard (2006). Pro ŝia ludo en la hororfilma parodio Scary Movie, oni nomumis ŝin je MTV Movie Award en du kategorioj. Post Los-Anĝeleso', Faris sukcesis ludi seriozan rolon kiel edzino krokrita de geja edzo en Brokeback Mountain.
Demando[redakti]
Certe Anna Faris, sed, kion ŝi Faris?
William Auld[redakti]
Pri Anna skribis William Auld:
Anna
Anna, diskrura kaj enua,
per distra mano suprentiras
la ŝtrumpon, kaj pro l' hor' vakua
ion nebulan prisopiras,
kaj mi, sidante en proksimo,
ekvidas gambon filigranan
kaj, ekpulsante pro l' intimo,
lascive eksopiras Annan,
kaj premus kun avid' purpura
vizaĝon inter ŝiaj mamoj,
kusenaj mamoj de matura
graseta spertulin' pri amoj.
Kaj certe se mi entreprenus,
eĉ malgraŭ apatia stato
al sia sino ŝi min premus
pro simpatio kaj kompato,
kaj lulus mian kapon milde
sur sia varmodora nudo,
kaj vartus dum momentoj ŝilde
min de l' turmenta vivokrudo.
Sed post miraklo de orgasmo –
mi bone scias – venus re la
eĉ pli profunda kormarasmo.
Ne solvas splenon fulmo de la
kares' pasie senpasia:
mi strebas do al ekvilibro.
Anna, subite rekonscia,
babilas jam pri nova libro.
Private[redakti]
Faris geedziĝis en 2004 kun aktoro Ben Indra, ili divorcis en 2007. Anna Faris vivas ekde 2009 en geedzeco kun aktoro Christian Bernard, ili havas komunan filon, naskiĝintan la 25-an de aŭgusto 2012.
Premioj kaj omaĝoj[redakti]
Je l' fino de la XVa jarcento, sekve de la sieĝo de Tuluzo, Anna Faris gajnis la Nobelpremion pri fiziko.