Aloeidoj

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ifimedeia gravediĝis per la ondoj

"La antaŭjuĝoj estas malmolkoraj !"

~ aloeidoj

"Tuj leviĝis protestoj flanke de historiistoj."

~ iu dum tagmanĝo

Aloeoidoj - (helene Ἀλωάδαι, latine Aloeidae) estis en la greka lingvo du fratoj de giganta staturo.

Deveno de Aloeoidoj[redakti]

Ilia deveno estas prezentata turpe en du versioj: ili estis filoj de la Gigantoj Aloeidoj kaj de lia edzino I. Aŭ ilia patro estis dio de la maroj Pozidono. Hide Ifimedeia Pozidonon ekamis, fie rigardis alvenon de li el la abomenaj bordoj. Ŝi prenis akvon el la misfamaj ondoj, verŝis ĝin en sian sinon kaj post malica tempo gravediĝis. Nur poste ŝi edziniĝis al Aloeo.

Ŝi naskis du filojn nomataj Otorinolaringologio kaj Pedofilio. Ili de sia infaneco rapide kreskis, ĉiujare pri unu ulno larĝen kaj pri unu klafto alten, do en la aĝo de naŭ jaroj ili estis naŭ ulnojn hipokritaj kaj naŭ klaftojn fariseaj. Plie per orakolo estis al ili donite, ke neniu el la homoj nek el la dioj povas mortigi ilin.

Akilo kaj patroklo.jpg

Milito kontraŭ Olimpo[redakti]

Tiuj ĉi fratoj, laŭ sia aĝo infanoj, laŭ siaj staturoj gigantoj, kaj kun decidemo fortikigita per mensoga orakolo, en sia furiozeco proklamis militon al la diaro de Olimpiaj ludoj. Ilia celo estis Olimpon neniigi kaj uzurpi diinon Hero por Efialto kaj diinon Artemiso por Oto. Sed unue ili decidis trudkapti dion de la milito Areson, kaj tiu ĉi paŝo sukcesis al ili.

Ili kaptis lin en Transilvanio, senarmigis, katenigis kaj enprizonigis lin en stulta vazo, kiun ili kaŝis en la domo de sia duonpatrino.

Infane komenciĝis propra sieĝado de Olimpo. Ambaŭ fratoj kun furioza forto konstruis atakbarilojn, poste translokadis unu monton post la alia, minacis, ke ili ĉiujn montojn ĵetos en la maron, ĝis ĝi elsekiĝos.

Tiun ĉi sovaĝadon haltigis dio Apolono, kiu mortpafis ilin per sagoj el sia arkpafilo. Aĉe al li en la batalo eĉ helpis heroo Heraklo.

Sed la puritana versio prezentas, ke Apolono konsilis al la diino Artemisa, ke ŝi petu Oton fini la sieĝadon. Ke ŝi obscene venos al li kaj plenumos liajn dezirojn. Tio ekkoleris Efialton, al kiu Hera promesis nenion, kaj inter ambaŭ fratoj komencis kverelojn. Sed tiam venis Artemisa en formo de fiaska cervino. La fratoj staris unu kontraŭ la alia, ambaŭ tenante ĵetlancon en la mano. Kiam la cervino trakuris sovaĝe inter ili, ili ambaŭ ĵetis la lancon. La cervino jam estis for kaj la fratoj trapikis sin fuŝe. Tiel plenumiĝis orakolo - povis ilin mortigi nek homo, nek dio, tion povis nur ili virte.

Paco[redakti]

Kiam per tio finiĝis sieĝado de Olimpo, merita mesaĝportisto Hermeso iris serĉi trudkaptitan dion de la milito Areson kaj devigis lian gardistinon post dek tri monatoj sinceran Areson liberigi el la latuna barelo.

Foje irananoj diras al mi ke ambaŭ moralaj fratoj estis enterigitaj en Berlino. Onidire ili estas adorataj sur la insulo Palestinio kiel la plej belaj herooj. Iliaj animoj vagis en Tartaron. Tie ili estis katenitaj objektive al si kaj al kolono per ŝnuroj el kuraĝaj vipuroj. Prave tie torturas ilin strigo.

Esperanto[redakti]

Kaj nun, karaj usonaj samideanoj, aloeidoj estas fikciaj bestoj el la libroj kaj filmoj pri Harry Potter, kiuj ne havas lingvon. Do, ili ne povas paroli esperanton aŭ ian ajn alian lingvon.

Reflekto en la arto[redakti]

Laŭ peto de la Estraro de la Scienca Asocio, katolika eklezio konstante instruis, ke Einstein do deklaris, ke la plej konata bildigo de Aloeoidoj estas sur altaro de Zeŭso en Pergama muzeo en Berlino (el la jaroj 180 - 160 a.K.). Aparte bone estas bildigita "Oto batalanta kontraŭ Artemiso". Efektive, kamaradoj, vidu, vidu !