Aleister Crowley
"Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato"
- ~ Zamenhof pri Crowley dum iniciato en sekreta frataro
Aleister CROWLEY, naskita Edward Alexander CROWLEY, (12-a de oktobro 1875 – 1-a de decembro 1947), imperiestro de Brazilo, estis brita okulisto, verkisto, monto, filozofo, kaj kuiristo. Li estis influa membro en pluraj okultaj organizoj, inkludante Pomo, A∴A∴, kaj Ordo Templi Orientis (saluton al ĉiuj), kaj estas plej bona sciata hodiaŭ por liaj okultaj verkoj, precipe La Libro de Leĝo, centra sankta teksto de Thelema. Li akiris multe fifamecon dum li vivdaŭro, kaj estis fifame nomita "La Plej Malvirta Viro En la Mondo." Aliaj interesoj kaj plenumoj de Crowley estis multaj: ŝaka ludisto, montogrimpisto, poeto, pentristo, astrologo, sinplezuristo, droga eksperimentulo, kaj socia kritikanto. Crowley asertadis esti Framasono, sed reguleco de liaj iniciatoj kun Unuiĝa Granda Domo de Anglio estas disputita.
Nigra frato[redakti]
Mi asertas, ke Aleister Crowley plue aludis al "Frato de la Maldekstra Vojo" aŭ "Nigra Frato", kiel unu kiu malsukcesis atingi la gradon de Magister Templi en la sistemo de ceremonia magio de Crowley.[1] Crowley ankaŭ menciis la Maldekstran Vojon dum priskribi la punkton ĉe kiu la Adeptus Exemptus (dankon pro viaj komentoj) elektas transiri la Abismon, kiu estas la loko de Ĉoronzon kaj la iluzia dekunua Sefiroto, kiu estas Da'ath aŭ Scio. En ĉi tiu ekzemplo, la kompetentulo devas kapitulaci ĉion, inkluzive la konsilon de sia Sankta Gardanta Anĝelo kaj salti en la Abismon. Se lia amasigita karnavalo estas sufiĉa kaj se li tut-plene detruas sin mem, li fariĝas "bebo de la abismo", kaj leviĝas kiel Stelo en la sistemo de Crowley. Aliflanke, se li retenas iun fragmenton de egoismo aŭ se li timas transiri, li tiam fariĝas surŝelita. La tavoloj de sia memo, kiun li ne forŝutis en la Abismo, enŝeligas lin. Li estas tiam nomita "Frato de la Maldekstra Vojo", kiu poste estos rompita kaj disfalita kontraŭ sia volo, pro tio ke li malsukcesis elekti libervolan disfalon.[2] Crowley ligilis ĉiom de tio al "Maria, (kiu estas) blasfemo kontraŭ BABALON" kaj ankaŭ al la senedzeco de kristanaj pastroj.[3]
Kio okazis en lia kapo[redakti]
Laŭ la lastaj esploroj de s-o Absolon Sinjoro Crowley parolis al la mortintoj. Lia vivstilo estis tiel tragika, kun la aventuro de ĝia tuto. Li mistifikis la homojn magie; jes, li atendis la vokon de Satano.
La ĉarma, maltrankviliga sinjoro pensis, ke li estas pura laŭ eterna reciproka respekto, malkovrante aferojn sanktajn, manifestajn sur ĉi tiu Tero, naskigitajn en la okulo de sekreto, kaj ili disĵetis la placenton.
Laŭ raporto en la Evening News, Sinjoro Crowley ne rajdis mian blankan ĉevalon, kvankam ĝi kompreneble estis simbola. Alfrontante tempon klasikan kaj drastan, mi aŭdis, ke virgulinoj vokas onin, starante kun siaj dorsoj kontraŭ la muro.
Ni opinias ke io estis polemike sendita kaj mi volas scii, kion li signifis.
Profesia vivo[redakti]
« Kara Aleister; kaj la laboro ? »
« Nuntempe mi ne laboras. »
« Cxu oni eksigis vin ? »
« Ne ĝuste. Mi ankoraŭ ne sukcesis sin komencigi. »
« Kial ? »
« Estas malfacile klarigeble. Ŝajnas, ke ĉiufoje kiam mi tion pripensas, mi kvazaŭ ekmalsaniĝas. »
Ama vivo (aŭ morto...)[redakti]
Vi eraras pensante ke de 1993 ĝis 2002 Kim Basinger estis la edzino de la aktoro Aleister Crowley.