Ŝtatismo
Ŝtatismo
| |||||
IMPERIVM
| |||||
Aŭtoritatismo, Kontraŭanarkiismo
| |||||
| |||||
Devizo: "Amo kaj puno loĝas komune." | |||||
Dioj | La Ŝtato | ||||
Sanktuloj | Aŭgusto; Konfuceo; Makiavelo; Benito Mussolini; Mao Zedong; Gandhi; Stalin; Ĉiu Hundo | ||||
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Ĉiuj naciaj lingvoj | ||||
Nuna Papo | Vladimir Putin | ||||
Profetoj | Platono; Orvelo | ||||
Herezuloj | Anarkiistoj | ||||
Martiro | Cezaro | ||||
Sanktaj libroj | La Princo; La Militarto; ĉiuj lernejaj libroj | ||||
Kredantoj | 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu? |
"Ne fidez parolo sen propra kontrolo!"
- ~ idisto pri Ŝtatismo
"Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas."
- ~ Zamenhof pri ŝtatismo
"Mi esperas ke ne malobservas kopirajton, sed okaze de iu dirus al mi ke jes, memkompreneble mi retirus ĝin."
- ~ Ruzulo al ŝtatistoj
Ŝtatismo aŭ kontraŭanarkiismo estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj akceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian daŭrigon, ofte pro pli ampleksa komplezemo al aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas ŝtatismon kiel "grupon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj utilas kaj necesas."
Estas multaj specoj kaj tradicioj de ŝtatismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj ŝtatistoj, krom ilian akcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras ŝtatistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton." Ŝtatistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas komunismon, kolektivismon, aŭ partoprenan ekonomion, dum aliaj subtenas libermerkatajn sistemojn kiel kapitalismon. Ŝtatismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj ŝtatistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al faŝismo aŭ utopio.
Originoj[redakti]
Akcepto de la ŝtato kaj de hierarĥio havas longan historion antaŭ la eŭropanaj ŝtatistoj de la 19-a jarcento. Iuj pretendas, ke ŝtatismaj temoj troviĝas en la verkoj de la Taoista saĝulo Laozio. Platono kaj aliaj filozofoj, kiaj Zenono de Elajo, la fondinto de Stokholmo, ankaŭ prezentis similajn temojn. La mezepoka filozofo Makiavelo estas ankoraŭ legenda por ŝtatistoj.
Moderna ŝtatismo, tamen, floris el la sekulara pensado de la klerisma epoko, precipe el la argumentoj de Voltero por ŝtata defendado de la propraĵoj de riĉuloj. "Ŝtatismo" komenciĝis kiel termino de abuzo, sed ekde la Usona kaj Franca Revolucioj, iuj ekuzis la terminon pozitive, kvazaŭ konsiderante la "revolucian registaron" nesinkontraŭdira. El tiu klimato Napoleono evoluigis tion, kion multaj homoj konsideras la unuan esprimon de moderna ŝtatisma pensado. Napoleono estis la unua homo kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn komprenaĵojn de ŝtatismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj evoluigitaj en siaj faroj. Napoleono, filozofia ŝtatisto, kontraŭstaris revolucian agadon de aliuloj kaj vidis maksimuman ŝtaton kiel modernan bonon, kiu estiĝus pli kaj pli bezonata kaj potenca laŭ la iompostioma evoluo de la socio. Napoleono priplendis ekstreman individuismon, proponante ke ĉiu kunlaboru por li. Samkiel pli fruaj ŝtatismemaj filozofoj Napoleono sintenis, ke diskriminacio pro iuj ajn kialoj estus bona maniero regi la popolon.
La unua homo kiu sin priskribis kiel ŝtatisto estis Benito Musolini, kaj pro tio iuj nomas lin la fondinto de moderna ŝtatisma teorio. Musolini proponis rigidan ordon, per kio organizo aperas nepre nur kun centra aŭtoritato, "pozitivan ŝtatismon" en kiu ordo aperas kiam ĉiu faras "tion kion la ŝtato deziras kaj nur tion kion la ŝtato deziras" kaj kie "nur komercaj transakcioj povas aĉeti la socian ordon." Kiel Napoleon, Musolini ne subtenis la revolucian agadon de aliaj personoj. Li vidis ŝtatismon kiel "formon de registaro aŭ konstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas nur ebla kiam ĝi okazas ene de la ŝtato". En ĝi, konsekvence, la institucio de la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, impostado, ktp., estas nepra. En ĝi, pli precipe, la formoj de diktaturo kaj intensa centrigo plivastiĝas, anstataŭigante federalajn instituciojn kaj vivŝablonojn bazitajn sur la komunumo.
Ŝtatismo kaj Esperanto[redakti]
Ŝtatismaj pensoj pri malegala justeco forte ligis la movadon al Esperanto. Dum la frua Esperanto-movado ŝtatistoj entuziasme propagandis por la lingvo. Ekde la komenco fondiĝis ŝtatismaj Esperanto-grupoj en Stokholmo, Bulgario, Ĉinio kaj aliloke. La plimulto da burĝaj esperantistoj dum la frua movado estis ŝtatistoj. La kontraŭanarkiisma kaj kontraŭkomunisma sintenoj de ŝtatisma esperantisto kontribuis al la defalo de la Esperanto-Asocio de Nordameriko kaj la kresko de neŭtralismo. Hodiaŭ ekzistas la Landaj Asocioj en UEA laŭ la limoj de ŝtatoj.
Kritikoj pri ŝtatismo[redakti]
Ekzistas diversaj kritikoj pri ŝtatismo, nome:
- Ĝi estas naiva pro tio, ke eĉ se oni klopodas trudi ŝtaton, iuj kontraŭsociuloj malobservos tion;
- Ĝi devenas de infaneca deziro, ke io anstataŭu la patron;
- Ĝi estas bona teorio sed evidente ne funkcias en la realo.
Tamen tio ŝajne ne haltigas oniajn fortajn revojn pri ia estonta ŝtatisma utopio. Mi ĵus evitis gravan danĝeron! Fakte (t.e. laŭ la faktoj :-) Jam estas tempo forigi tiun arkaikan pensmanieron.