stato
Aspekto
stato
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | stato | statoj |
Akuzativo | staton | statojn |
- Maniero, en kiu eventuale staras afero.
- La aŭto estas en bona stato.
- Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
- Kiel statas la afero?
- Mi ne plendas pri mia sanstato.
- Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj.
- Mia financa stato fariĝis malbona.
- Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
- Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
- La organizo estas tre bonstata.
- Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn!
- Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio.
- Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |