kulio
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | kulio | kulioj |
Akuzativo | kulion | kuliojn |
Vorterseparo |
- kuli/o
Signifoj |
- [1] hinda aŭ ĉina dungita laboristo, ofte kaja portisto; salajrata sklavo en Orient-Azio aŭ orientazio-devena kontraktosklavo forportita al kolonioj de eŭropaj koloniopotencoj.
Deveno |
- El la angla coolie, kiu estas el la hindia Kulî, hindia kasto. La vorto povas fonti el tamila vorto, kiu signifas "salajro". En la ĉina lingvo, tio referencas al abrupta uzo de la laborforto. En la nederlanda, koeli estas hinda, laboranta homo.
Ekzemploj |
- [1] En tiu ĉi ŝanceliĝanta mondo4) eĉ la plej riĉaj, eĉ la plej noblaj devas morti, kvazaŭ ili estus mizeraj ‘kulioj’.[1]
- [1] Oni priridus, ke vi, ĝentila sinjorido, .... estas kvazaŭ kulio[2]
Samsencaĵoj |
Frazaĵoj |
- [1] mizeraj kulioj
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Kulio
- kulio
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "kulio".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "kulio"
- La Simpla Vortaro, „kulio“.
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ V. Eroŝenko. Lumo kaj ombro. Tayonaka, 1979, p. 59-66. En: Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo 214.
- ↑ Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 63a, p. 357a