distingi
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | distingis | distingas | distingos |
Adjektiva aktiva participo | distinginta | distinganta | distingonta |
Adjektiva pasiva participo | distingita | distingata | distingota |
Substantiva aktiva participo | distinginto | distinganto | distingonto |
Substantiva pasiva participo | distingito | distingato | distingoto |
Adverba aktiva participo | distinginte | distingante | distingonte |
Adverba pasiva participo | distingite | distingate | distingote |
Moduso | |||
Infinitivo | distingi | ||
Volativo | distingu | ||
Kondicionalo | distingus |
Signifoj |
- Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aŭ ideoj:
- Kiel mi povus distingi veron de malvero?
- La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
- La diferenco inter ĝemeloj ofte estas apenaŭ distingebla.
- Nia hotelo oferas distingindajn servojn.
- Ili mortigis ĉiujn sendistinge.
- Klare, precize, nete percepti:
- Pro la nebulo ni ne distingis la detalojn de la pejzaĝo.
- La domo nete distingiĝas sur la monto.
- Esti marko, karakterizaĵo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn:
- La beleco ŝin tre distingas.
- Bunta felo estis ĝia ĝenerala distinga signo.
- Ŝiaj vestoj distingigis ŝin inter ĉiuj amikinoj.
- Klareco estas la distingilo de bona stilo.
- La distingiĝa eco de Esperanto estas ĝia fleksebleco.
Tradukoj |
|
Referencoj kaj literaturo |