Saltu al enhavo

Helpo:Sondosiero

El Vikivortaro
< Helpo:Superrigardo < Sondosiero

Sondosieroj kun prononco

[redakti]

En multaj lingvoj la prononco (aŭ "elparolo") estas ege neregula. En Esperanto ĝi estas multe regula, sed tamen iu komencanto foje miras kiel elparoli iun simplan vorton, aŭ eĉ miselparolas ĝin. Pro tio estas ege dezirinde ke la vikivortaro havigu sondosierojn.

Ŝablono "aŭdo"

[redakti]

Sondosieron oni prezentu nur per la ŝablono {{aŭdo}}. La alvokon oni metu en la sekcio "Prononco" sub la ŝablono {{IFA}} se ĝi estas uzata. Ne eblas transdoni plurajn dosierojn al la ŝablono "aŭdo" (malsame al ŝablono "IFA"), sed eblas alvoki ĝin plurfoje en unu linio.

Sintakso kaj rezulto:

call
{{Prononco}}
* {{IFA|a'kvo}}
* {{aŭdo|Eo-akvo.ogg}}, {{aŭdo|nenk=1|Eo-akvo2.ogg}}, {{aŭdo|nenk=1|LL-Q143 (epo)-Lepticed7-akvo.wav}}, {{aŭdo|nenk=1|LL-Q143 (epo)-NMaia-akvo.wav}}
parsed
Prononco
catKategorio:
Paĝoj kun sondosiero (Esperanto)

Rimarku la uzon de la nomita parametro "nenk=". Vidu eĉ paĝon akvo. La ŝablono prizorgas la enkategoriigon, por Esperanto Kategorio:Paĝoj kun sondosiero (Esperanto) (484 paĝoj). Lingvokodo mem estas nepre bezonata por la ŝablono, sed dialekto estas nur opcia. La ŝablono plej ofte kapablas ellegi la lingvon el la dosiernomo do la nomita parametro "ling=" kutime ne estas necesa.

Dosiernomigado ĉe "Commons" la komuna vikia dosierdeponejo

[redakti]

La dura regulo estas sama kiel ĉe vikipedio, nome ke la dosiernomo estas usklecdistinga (vidu ankaŭ Helpo:Paĝonomoj kaj uskleco) krom la komenca litero kiu estu majuskla se la uzata alfabeto havas usklecon, sed estas alirebla eĉ per minuskla skribo, do ekzemple En-us-laboratory.ogg kaj en-us-laboratory.ogg estas sama dosiero.

Ne ekzistas absolutaj reguloj kiel indiki lingvon kaj dialekton, sed estiĝis pluraj kutimoj kiujn oni parte sekvas.

Du disvastiĝintaj kutimoj

[redakti]

Sintakso tradicia

[redakti]

La tradicia sintakso estas:

  • lingvokodo (du aŭ tri literoj, ekzemple "en", plejparte laŭ Aldono:Listo kun lingvoj)
  • streketo "-"
  • opcie se dialekto estas indikita:
    • dialektokodo (ekzemple "us" aŭ "uk")
    • streketo "-"
  • vorto

Dialekto estas opcia.

Sintakso "Lingua Libre"

[redakti]

La poste enkondukia multe malsama sintakso "Lingua Libre" estas jena:

  • "LL" (mallongigo de "Lingua Libre")
  • streketo "-"
  • "Q" kaj nombro de lingvo en "WikiData" la komuna vikia datumdeponejo, ekzemple "Q143" por Esperanto
  • spaco kaj komenca parentezo " ("
  • lingvokodo laŭ ISO 639-3:2007 nepre trilitera (ekzemple "epo" por Esperanto, vidu ankaŭ {{ligilo-639-3-wp-sil}})
  • ferma parentezo ")"
  • streketo "-"
  • uzantonomo
  • streketo "-"
  • vorto

Dialekto ne estas indikita.

Aŭtomata subteno

[redakti]

La ŝablono "aŭdo" subtenas ambaŭ supre nomitajn sintaksojn por ĉiuj lingvoj, kvankam por ke la stilo "Lingua Libre" funkciu necesas ke la vikidatumeja Q-ero estas plenigita en la centra tabelo kun lingvoj.

Ekzistas eĉ dosieroj kiuj sekvas neniun el la du kutimoj.

Kelkaj kategorioj

[redakti]