| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Orienta Hungario | ||
Loĝantaro | 71 285 | ||
Alto | 86 m |
Szolnok estas urbo, signifa trafika nodo kaj termala banloko en orienta parto de Hungario.
Kompreni
[redakti]Szolnok situas sur ebenaĵo laŭ la bordoj de Tiso (plejparte laŭ dekstra bordo). Kecskemét troviĝas 49, Budapeŝto 94, Szeged 103, Debrecen 115 kilometrojn (aere).
Historio
[redakti]Dum la plena historio Szolnok ĉiam apartenis al la plej gravaj trapasejoj tra rivero. La unua hungara mencio pri Szolnok okazis en 1075, pli frue ĉirkaŭ 1030 estis konstruita fortikaĵo. La loko evoluis dank’ al la salotransporto sur la Tiso kaj en 1439 Szolnok ricevis la titolon opidumo. Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo apartenis al la Osmana Imperio. En la postaj jarcentoj Szolnok estis agrikultura urbo, sed en la 20-a jarcento alvenis ankaŭ industrio. La unua trajno alvenis en 1847 kaj la komerco donis novan perspektivon al la urbo.
Klimato
[redakti]Szolnok troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.
Eniri
[redakti]Szolnok estas bone alirebla voje kaj trajne, teorie ŝipe.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne
[redakti]El Budapeŝto al Szolnok venas 2 ĉefaj linioj kaj tra la ponto iras plu al Békéscsaba, Debrecen, Szentes kaj Lakitelek.
Eniri voje
[redakti]Szolnok ne havas aŭtovojon, nur ĉefvojon inter Budapeŝto kaj Debrecen. Aliaj vojoj kuras al Jászberény, Szentes kaj aliaj urboj aŭ vilaĝoj.
Eniri ŝipe
[redakti]Haveno de Szolnok akceptas laŭokaze ekskursajn ŝipojn, la konstanta ŝipa trafiko jam ĉesis.
Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Szolnok havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, eĉ apartan perpiedan ponton tra la rivero.
Publika transporto
[redakti]En Szolnok aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Szolnok havas urban vojreton por aŭtoj. La trapasa trafiko ne tuŝan la urbokernon.
Vidi
[redakti]- w:eo:Urbodomo de Szolnok
- w:eo:Departementa domo (Szolnok)
- w:eo:Teatro Szigligeti (Szolnok)
- w:eo:Artistkolonio (Szolnok)
- w:eo:Preĝejo Patrono de Hungaroj (Szolnok)
- w:eo:Preĝejo de Sankta Triunuo (Szolnok)
- w:eo:Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok)
- w:eo:Preĝejo Sankta Jozefo (Szolnok)
- w:eo:Preĝejo Sankta Urbano (Szolnok) (Szandaszőlős)
- w:eo:Preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito (Szolnok) (grek-katolika)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Szolnok)
- w:eo:Luterana preĝejo (Szolnok)
- w:eo:Sinagogo en Szolnok
- w:eo:Kapelo Francisco Xavier (Szolnok)
- w:eo:Kapelo Vizito de Maria (Szolnok) (grek-katolika)
- muzeoj
- termala banejo
Fari
[redakti]- bani en la termala banejo
Aĉeti
[redakti]Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Szolnok.
Vendejaroj
[redakti]- Pelikán Bevásárlóközpont, Ady Endre út 15.
- Szolnok Plaza, Ady Endre út 28/A.
- Penny Market Szolnok, Széchenyi István Körút 137; Bolt Köz 2.
- Szolnok Szupermarket Tesco, Széchenyi István krt. 133; Téglagyári út 30; Karinthy Frigyes út 38.
- SPAR szupermarket Szolnok, Mátyás király út 29; Thököly út 51; Ady Endre utca 15.
- Pelikán Bevásárlóközpont Szolnok, Ady Endre út 15.
- Korzó – Auchan Szolnok, Felső Szandai rét 1.
- ALDI Szolnok, Széchenyi István krt. 139.
- Lidl Szolnok, Széchenyi István krt. 4/B.
Manĝi
[redakti]- Árkád Étterem, Magyar út 1.
- Bajnok Étterem, Baross utca 3.
- Dreher Étterem Söröző, Baross utca 7.
- Evezős Csárda, Vízpart körút 1.
- Galéria Étterem, Szapáry út 1.
- Halászcsárda, Damjanich út 1.
- Nádas Étterem, Petőfi Sándor utca 6.
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]- Millér Panzió És Kemping
Hosteloj
[redakti]- Pelikán Vendégház, Jászkürt út 1.
Hoteloj
[redakti]- Garden Hotel, Tiszaliget
- Tisza Szálló és Gyógyfürdő, Verseghy park 2.
- Liget Hotel, Tiszaligeti sétány 1.
Sekureco
[redakti]- Szolnok konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Cegléd, Jászberény.