Vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. Ĝin partoprenis krom vjetnamoj mem, pluraj landoj, sed precipe Usono.
« En ideala usona universodiplomatoj ne okupiĝis pri strategio kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu tempo kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto Usono devis pagi koste dum la Korea kaj Vjetnama militoj. »
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikalakritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
« Efektive tuj post kiam komenciĝis la milito en Vjetnamio, Usono estis devigita militi kontraŭ similaĵo de similaĵo, ĉiu el kiuj plej profunde malfidis al respektiva supera partnero. »
« [pri la Vjetnama milito] …plej ofte tiom ambiguaj dokumentoj kiel la Ĝeneva interkonsento [pri Vjetnamio, 1954] estas spegulaĵo de realo; ili reguligas nur tion kion eblas reguligi kun plena konscio ke plua perfektigo eblos nur post plia turno de la eventoj. »
« [pri rolo de Usono en la Vjetnama milito] Ĝi okupiĝis pri kreado de la vjetnamaarmeo kiel kopio de la sia… Mekanizado kaj divizia strukturo faris la vjetnaman armeon preskaŭ maltaŭga por armila defendo de sia lando. »
« La administracio de John F. Kennedy ekiris la vojon de engaĝiĝo en la vjetnama marĉo en majo 1961, kiam al Sajgono direktiĝis vic-prezidanto Lyndon B. Johnson por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas signo de tio ke la decido jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan prestiĝon kaj garantii konfidon al jam faritaj decidoj. »
« Se rigardi reen, do lasta momento kiam Usono povis foriri el Vjetnamio paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – prezon, estis tuj antaŭ la forigo de Ngô Đình Diệm aŭ tuj post tio. La administracio de John F. Kennedy estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la venko kun Ngô Đình Diệm. »
« [pri la “Tonkina rezolucio”, iniciinta engaĝon de Usono en la Vjetnama milito] Metodoj per kiuj iĝis ebla aprobo de la “Tonkina rezolucio”, hodiaŭ estus neeblaj kaj la usona demokratio garantias tion. En tiu tempo nek taktiko, nek rekteco de Lyndon B. Johnson grave diferenciĝis de respektivaj trajtoj de Franklin D. Roosevelt, kiam tiu engaĝis Usonon en la Dua mondmilito. »
«Aviadaj operacoj kontraŭ Nord-Vjetnamio, konceptitaj por krei konstante kreskantan doloron, evidentiĝis nekonvinkaj, ĉar transporta sistemo de Nord-Vjetnamio troviĝis en tro primitiva rudimenta stato, do ne eblis detrui ion kaj ĝi havis neniun signifon, do ne povis iĝi dolorpunkto. »
« [dum la Vjetnama milito] Defiante bazajn principojn de la dupartia ekstera politiko dum 20 jaroj, radikala alo de protestantoj pri Vjetnamio mokis kontraŭkomunismon kiel ion arkaikan. »
« [dum la Vjetnama milito] Okazis polusiĝo de objekto de nacia diskuto: de la venko, por kiu mankis strategio, ĝis foriro, rilate kiun mankis respektiva politiko. »
« [dum la Vjetnama milito] Vera elekto, kiun devis fari Usono, estis ne inter la venko aŭ kompromiso, sed inter la venko kaj malvenko. Diferenco inter la nordvjetnamanoj kaj usonanoj konsistis en tio, ke Hanojo ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek Lyndon B. Johnson, nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj. »
« De la milita vidpunkto, kiel estas nun ĝenerale akceptite, la Tet-ofensivo iĝis la plej granda malvenko de komunistoj. Tio estis unua fojo kiam partizanoj forlasis subterejon kaj engaĝiĝis je malkaŝaj bataloj… Tamen la Tet-ofensivo transformiĝis je granda psikologia venko de Hanojo. »
« En 1968, fine de sia prezidanta oficperiodo Lyndon B. Johnson ne plu povis aperi publike, nur en militbazoj kaj aliaj similaj lokoj, kie adeptoj de metodoj de aktiva protestado povis esti fizike forbaritaj. Malgraŭ la fakto ke Lyndon B. Johnson estis oficanta prezidanto, li eĉ ne trovis ebla aperi en 1968 en la tutlanda kunveno de la propra partio. »
« Unu el plej popularaj mitoj rilate politikon de la administracio de Richard Nixon en Vjetnamio estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la militon je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue. »
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
« Kuniĝo de misiisma impeto kaj solipsismo — malkapablo eĉ imagi la alian rigardon al la mondo — kreis sortodeterminan kombinon de la tutmonda kaj misiisma impulsoj, kiuj venigis Usonon al Vjetnamio. »
« Jes, mi estis subtenanta militon en Vjetnamio ĝis mi mem venis tien en 1968, post kio mi ŝanĝis mian opinion. En iu senco jes, mi bedaŭras. Sed ne tre, ĉar en tiu tempo mi havis preskaŭ neniun influon. Sed tamen mi certe subtaksis — fakte ne nur subtaksis, sed komplete ignoris — kritikajn diferencojn inter naciismaj streboj de la vjetnamoj kaj komunista movado. »
« Neenmiksiĝo de Ĉinio, atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de modus vivendi, transiro de la strategio de la tutmonda revolucio al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la politika sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco Usono kvankam foriris el Vjetnamio, sed gajnis la militon. »