«Astronomio estas eble la scienco, kies malkovroj ŝuldas malplej al hazardo, en kiu la homa kompreno aperas en sia tuta amplekso, kaj per kiu la homo plej bone povas lerni kiom malgranda li estas. »
«Religia sento estas tiel vera kiel iu ajn alia parto de homa konscio; kaj kontraŭ ĝi, ĉe la subjektiva flanko, la ondoj de scienco vane batis.»
« (angle) Religious feeling is as much a verity as any other part of human consciousness; and against it, on the subjective side, the waves of science beat in vain. »
«En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiuj komprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo de poezio, estas ĝuste la kontraŭo!»
« (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
« En tiu ĉi kompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se ni sukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. »
« (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
«La origino de la tuta scienco estas en la deziro koni kaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kaj trompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian propran nescion.»
« (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
« Scienco ne povas solvi la finan misteron de la naturo. Kaj tio estas ĉar, en la lasta analizo, ni mem estas parto de la mistero, kiun ni provas solvi. »
« Scienca progreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberaj intelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de ilia scivolemo por esplorado de la nekonitaĵo. »
« (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
«Se ni volas plibonigi la mondon, ni ne povas fari tion per sciencaj scioj sed per idealoj. Konfuceo, Budho, Jesuo kaj Gandhi faris pli por la homaro ol scienco. Ni devas komenci per la koro de homo - per lia konscienco - kaj la valoroj de konscienco povas manifestiĝi nur per sindonema servo al la homaro.»
« Mi estas tute konvinkita, ke Scienco kaj Paco triumfos super Nescio kaj Milito, ke nacioj fine unuiĝos ne por detrui sed por edifi, kaj ke la estonteco apartenos al tiuj, kiuj plej multe faris por la suferanta homaro. »
«Paroli pri la fino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino de religio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siaj komencoj, sen videblaj finoj. »
« (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. »
«Problemo ekestas kiam aŭ scienco aŭ religio postulas universalan jurisdikcion, kiam aŭ religia dogmo aŭ scienca dogmo asertas esti neeraripova. Religiaj kreistoj kaj sciencaj materialistoj estas same dogmaj kaj nesentemaj. Per sia aroganteco ili malhonoras kaj sciencon kaj religion. »
« (angle) Trouble arises when either science or religion claims universal jurisdiction, when either religious dogma or scientific dogma claims to be infallible. Religious creationists and scientific materialists are equally dogmatic and insensitive. By their arrogance they bring both science and religion into disrepute. »
« La sama situacio estas ĉe tekniko, scienco kaj scio. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme de magiaj praktikoj kaj destinitaj por konsumado spektakloj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Ĉio kion diras scienco, estas abstrakta kaj ĉio abstrakta estas klara. Do klareco estas ne tiom en kapo de tiu, kiu okupiĝas pri scienco, kiom en la afero mem. Vere malhela kaj implika estas nur konkreta, viva realo, eterne neripetebla. »
« …scienco laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la homoj de scienco sin fordonas al ĝi pro timo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio ekzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
« La verbo "kredi" ne estas parto de nia vortaro, sed la verbo "malkredi" ankaŭ ne estas parto de ĝi. Se ne estas tiel, oni ne estas vera sciencisto. »
« Nova scienca vero kutime ne estos ĝenerale aprobita, per konvinki iliajn kontraŭulojn tiel ke ĉi tiuj agnoskas la sciigon, sed pli ofte okazas ke la kontraŭuloj iom post iom formortas kaj la juna kreskanta generacio jam familiariĝis kun tiu vero ekde la komenco »
« Eine neue wissenschaftliche Wahrheit pflegt sich nicht in der Weise durchzusetzen, daß ihre Gegner überzeugt werden und sich als belehrt erklären, sondern vielmehr dadurch, daß ihre Gegner allmählich aussterben und daß die heranwachsende Generation von vornherein mit der Wahrheit vertraut gemacht ist. »
— Max Planck, Wissenschaftliche Selbstbiographie, Johann Ambrosius Barth Verlag, Leipzig, 1948, S.22
« Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj. »
« Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
«Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artisto aŭ sciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »