« […] psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
« Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. »
« Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
« […] la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano. »
« […] psikiatroj, psikologoj kaj advokatoj malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj medicinaj etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula senileco” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en frenezulejon por “prizorgado” kaj “kuracado” de ilia “malsano”. »
« Al devige enhospitaligitapaciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »