« Kulpigi pri ĉio aliajn signifas laŭte brui por dampi internan voĉon de propra kulpo. Malantaŭ ĉiu senhonta vorto aŭ ago, malantaŭ ĉiu provo pravigi sin, transiginte la kulpon al aliaj, — ĉiam staras malpura konscienco. »
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
« Do propagando servas pli por propra sinpravigo ol por konvinkado; kaj ju pli da kialoj vi havas por senti vin kulpa, des pli arda estas via propagando. »