« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikalakritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
« [pri la Korea milito] Sovetia malflekseco faciligis al Harry S. Truman taskon de engaĝo de sia lando je la milito. Sovetia ambasadoro en la Unuiĝintaj Nacioj dum multaj monatojbojkotis kunsidojn de la Konsilio pri Sekureco kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de Ĉinio al Pekino. Se la sovetia ambasadoro malpli timus Stalinon aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre vetous la proponitan de Usono rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de Nord-Koreio ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel decidon de la monda komunumo kaj pravigi usonan rolon en Koreio per konata Wilson-a terminologio de kontraŭstarigo de la libereco al diktaturo, de la bono al malbono. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi ordonojn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka konflikto, sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo. »
« Komence de la Korea milito Usono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivajagoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo. »
« [pri la Korea milito] Por Mao Zedong, ĵus venkinta en la Ĉina enlanda milito, deklaroj de Truman neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la timo de Usono antaŭ komunistakomploto: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la venko de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en Koreio, do eble li devos batali kontraŭ Usono en la ĉina teritorio; almenaŭ li ne havis kialojn pensi alie. »
« Komence de januaro 1951 frontlinio pasis proksimume 80 km sude de la 38-a paralelo kaj Seulo denove trafis la manojn de komunistoj. En tiu momento ĉinoj ripetis eraron de Douglas MacArthur faritan antaŭ tri monatoj. Se ili proponus solvon surbaze de la 38-a paralelo, Vaŝingtono sendube akceptus kaj Ĉinio estus glorinta pro tio ke ĝi venkis la usonan armeon nur unu jaron post deklaro pri la venko en la propra enlanda milito. Sed same kiel Harry S. Truman antaŭ duonjaro, Mao Zedong estis trafita de eŭforio pro neatenditaj sukcesoj kaj li ekdeziris komplete forpeli la usonajn trupojn el la duoninsulo. Ankaŭ li spertis grandan fiaskon. Ĉinoj eksuferis gravajn perdojn, kiam ili atakis fortikigitajn usonajn poziciojn sude de Seulo. »
« [pri vortoj de Harry S. Truman dum la Korea milito] Sed militi por “sekureco de niaj armitaj fortoj” estas strategie sensenca afero. La milito mem jam estas risko por ilia sekureco, do transformi “sekurecon de niaj armitaj fortoj” je la celo signifas trafi taŭtologion. »
« Kutime ĝuste premo de rezultoj de agoj sur batalkampo devigas komenci intertraktojn. Kaj forigo de tia premo malaltigas stimulojn ĉe la malamiko intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj gestoj. Nome tio okazis en Koreio… nombro de viktimoj, spertitaj de Usono dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala milito. »
« La plej malgajninta flanko en Koreio iĝis Sovetunio, la lando kiu, kiel pensis usonaj gvidantoj, organizis la tutan entreprenon. Dum du jaroj ekde momento de invado en Koreio, Usono sukcesis allogi ĉiujn landojn, troviĝintajn je ĝia flanko de la tutmonda dividlinio. Usono triobligis defendajnelspezojn kaj transformis la Nordatlantikan aliancon el la politika koalicio je la unuiĝinta militaorganizaĵo subestre de usona ĉefkomandestro. »
«Usonajgvidantoj vidis en la Korea milito sovetianstrategion de allogado de Usono je konfliktoj de la fora Azio por faciligo de sovetia atako kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en Eŭropo, kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj metodoj de Stalin. En neniu el la etapoj de sia kariero tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur pesilon ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel defendan entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por militakonfrontiĝo, kiun li ĉiam timis kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis intencojn de neniu el ili – al la rekta grandskala defio. »
«Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. »