Kolektivismo estas socia sistemo, kiu starigas la kolektivan proprecon de ĉiuj produktorimedoj, anstataŭigas la kapitalistankonkuradon per socia organizo de la laboro, kaj dispartigas la kolektivajn produktojn proporcie al la kvanto de la plenumita laboro.
« La plej bona grundo por leviĝo kaj disvastiĝo de la amasajmovadoj estas iam unueca kolektivisma socio, kiu pro tiuj aŭ aliaj kialoj troviĝas je la stato de disfalo. »
«Judo per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia persono kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea laboro. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de kolektiveco, nome la familion — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la eŭropa judo forbruligis Hitlero en la koncentrejoj kaj gaskameraoj. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la idealon de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke cionismo okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra horo por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. Israelo estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas domo kaj familio, sinagogo kaj kongregacio, nacio kaj revoluciapartio — ĉio kune. »
« Kolektiva unueco estas ne rezulto de la frateca amo de la kredantoj unu al alia. La homo kredanta estas fidela al la unueca tuto — eklezio, partio, nacio, sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en libera, eĉ relative libera socio. »
« Rimarkindas ke batalema “homo de la vorto”, kiu “kvazaŭ mezuras profundecon de la falo de la ekzistanta ordo por montri ĝian malkapablon kaj maljustecon”, ofte preparas grundon por ne socio de liberpensemaj individuoj, sed por kolektivisma socio, kie plej aprezataj estas ekstrema unueco kaj blinda kredo. »