Saltu al enhavo

Kanto

El Vikicitaro
Kanto
Kanto
Kanto
Aliaj projektoj
Kanto en Vikipedio
Kanto en Komuneja kategorio

Kanto estas iomete mallonga muzika komponaĵo por la homa voĉo, eble kun aliaj muzikaj instrumentoj, en kiu oni kantas vortojn.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Amo, mi trovas estas kiel kanti. Ĉiuj povas fari tion sufiĉe por kontentigi sin, kvankam ĝi eble ne tre impresas la najbarojn» « (angle) Love, I find is like singing. Everybody can do enough to satisfy themselves, though it may not impress the neighbors as being very much. »
— Zora Neale Hurston
Citaĵo
« Mi deziras noti miajn muzikajn revojn en spirito de plena mem-malligo. Mi deziras kanti pri miaj internaj vizioj kun la naiva sincereco de infano. Sendube, tiu ĉi simpla muzika gramatiko influos iujn homojn. Ĝi nepre ofendos la partianojn de trompo kaj artifiko. Mi antaŭvidas tion kaj ĝojas pri ĝi. »
— Claude Debussy
Citaĵo
« Miaj sociaj kaj politikaj interesoj estas parto de mia kariero. Mi ne povas disigi ilin. Miaj kantoj reflektas la homan kondiĉon. La rolo de arto estas ne nur montri la vivon kiel ĝi estas, sed montri la vivon kiel ĝi devus esti. » « (angle) My social and political interests are part of my career. I cannot separate them. My songs reflect the human condition. The role of art isn't just to show life as it is, but to show life as it should be. »
— Harry Belafonte
Citaĵo
« Unu bona kanto kun mesaĝo povas alporti punkton pli profunda al pli da homoj ol mil amaskunvenoj. » « (angle) One good song with a message can bring a point more deeply to more people than a thousand rallies. »
— Phil Ochs

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Karakteron al kanto donas la tono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De kantado senpaga doloras la gorĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« El kanto oni vortojn ne elĵetas. »
— Zamenhofa proverbaro