«Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, Jokohamo aŭ Bombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato. »
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonajjudoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
« [en la 1990-aj jaroj] Leviĝo de Azio ankoraŭ estis konsiderata fora perspektivo kaj la ĉefa kandidato en Azio por la gvida rolo estis Japanio, ĉiam pli ofte karakterizata kiel “okcidenta” demokratio kaj membro de la triflanka klubo kune kun Usono kaj Eŭropo. »
«Japanoj havas limigitajn fortojn rilate kutimajn armilojn, sed Japanio estas latenta nuklea potenco en tiu senco ke ĝi kapablas tuj krei nukleajn bombojn dum transportilojn kaj sistemojn de celado ĝi jam havas. »
« La amasamovado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri... La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. »
« Tasko de ĉesigo de unu amasamovado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La socialarevolucio povas esti haltigita per subtenado de religia aŭ nacia movado... En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. »
« Verŝajne ĝuste estus diri, ke sukcesa modernigo de postrestinta popolo eblas nur en severa kadro de unuecaj kolektivaj klopodoj. La ŝoka modernigo de Japanio estis farita en la arda atmosfero de unuecaj klopodoj kaj de la grupa solidareco. »
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. »
« Pli facilas malami la malamikon en kiu haveblas multe da bono ol la malamikon tute malbonan. Kiun ni malestimas, tiun malami ni ne povas. La japanoj havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. »
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homoobeema kaj subiĝema... apanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. »
« En la okuloj de la homokredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la naziapartio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. »
« En Ĉinio dum lastaj jaroj de la regado de dinastio Qing devizo iĝis Ti-Yong — “ĉina saĝeco por fundamentaj principoj, okcidenta saĝeco por praktika aplikado”. En Japanio tia devizo iĝis Wakon Yosei — “japana spirito kaj okcidenta tekniko”. »
« Japanio funkcias surbaze de interkonsento. Neniu aparta persono – eĉ ne ĉefministro – havas plenrajtojn por fari decidojn. Ĉiu kiu devos plenumi la decidon, partoprenas en kreado de interkonsento kiu estas konsiderata ne atingita ĝis ĉiuj aprobos ĝin. »
« El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj potencojĈinio en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. Usono jam atingis la povon, Eŭropodevos ankoraŭ labori por forĝi pli grandan unuecon, Rusio estas ŝanceliĝanta giganto kaj Japanio estas riĉa, sed ankoraŭ timema. »
« [pri okupado de Koreio fare de Japanio en 1908] Koreio sendube apartenas al Japanio. Kompreneble laŭ traktato ĝi solene ĵuris ke Koreio devas resti sendependa. Sed Koreio estis tiom senpova pri plenumo de la traktato kaj aperis neniuj ŝancoj ke iu alia lando... provos fari anstataŭ la koreoj tion, kion ili mem estis tute ne kapablaj fari. »