« Dum la moderna historiopotenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj. »
« …ĉiuj eklezioj plejparte apartenas al konservativaj fortoj de la nuntempasocio kaj uzas la religion por subteni la homon en labora stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo. »
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiajmovadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformaciohomoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
«Homoj, komencantaj lukton kontraŭ eklezio je la nomo de libereco kaj humaneco, pereigas liberecon kaj humanecon nur por batali kontraŭ la eklezio [...] Sekularigistoj ne detruis la diajn valorojn, sed (se tio povus konsoli ilin) ili ŝanceligis la valorojn surterajn. »
« La sanktuloj serioze konsideris la korponsimbolavesto de la spirito, kaj la eklezion ili konsideris la dua korpo, vidante en ĉiu ĝia detalo grandan perfektecon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la ŝtataj kaj ekleziaj institucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektivamenso, heredaĵo de la barbaro. »
«Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. »