Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj, teologioj, tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo).
« Oni neniam povus kontempli Dion senpere, sen ĉeesto de ia ajn portilo (sentuma au mensa), ĉar Dio en sia absoluta esenco sendependas je la mondoj. Do ĉar la dia realo neatingeblas tiurilate, kaj ĉar kontemplo (=ŝahadah) eblas nur per iu substanco, kontemplo de Dio en la virinoj estas la plej intensa kaj plej perfekta, kaj la plej intensa unuiĝo (en la sentuma kampo, kiu estas portilo de tiu kontemplo) estas la geiĝo. »
« …je metafizikadespero la ikonoklastojn metis la penso, ke la ikonoj kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj simulakroj, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun morton de dia referenceco. »
«Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
« [pri dio] La amasoj ekkonsideris nur lian imagon, sed tute ne la Ideon. Ili neniam estis tuŝitaj nek la Dia Ideo, kiu restas prizorgata de la klerikoj, nek de la problemoj de peko kaj persona saviĝo. Tio kio allogis ilin, estas magia spektaklo de martiroj kaj sanktuloj, miraklaj spektakloj de la lasta juĝo kaj dancoj de la morto, estas mirakloj, estas ekleziaj teatrecaj prezentaĵoj kaj ceremonioj, estas imanenteco de la rita malgraŭ la transcenda Ideo. Ili estis paganoj — ili, fidelaj al si, restis tiaj, neniel zorgigitaj de la pensoj pri la Supera Instanco kaj kontentiĝintaj pri ikonoj, superstiĉoj kaj diablo. »
— En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La Dia Regno por la amasoj ĉiam jam ekzistis antaŭe ĉi tie, surtere — en la pagana imanenteco de la ikonoj, en spektaklo, kiun faris el ĝi la eklezio. Neimagebla forkliniĝo de la esenco de la religia. La amasoj diluis la religion en travivado de mirakloj kaj prezentaĵoj — tio estas ilia sola religia sperto. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« [pri apero de kristanismo] Dio ekamas siajn proksimulojn, kion li neniam faris antaŭe, kaj la mondo ĉesas esti ludo. »
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekaj dioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »
«Hazardo donas al ni paŭzon por ripozi: neniu deziris tion — kia malpeziĝo! Do nome Dio en sia nemezurebla kompato donas al ni la hazardon. Pri evento, de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis volo de Dio” (do de neniu). »
« Religio efektive konvinkis la homojn, ke ekzistas nevidebla viro, loĝanta en la ĉielo, kiu ĉiuminute de ĉiu tago spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la nevidebla viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras iun ajn el tiuj dek agoj, li havas specialan lokon, plenan de fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj doloro, kien li sendos vin por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufoki kaj krii kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de tempo! Sed li amas vin! »
« Religion has actually convinced people that there's an invisible man living in the sky who watches everything you do, every minute of every day. And the invisible man has a special list of ten things he does not want you to do. And if you do any of these ten things, he has a special place, full of fire and smoke and burning and torture and anguish, where he will send you to live and suffer and burn and choke and scream and cry forever and ever 'til the end of time! But he loves you! »
« Li amas vin, kaj li bezonas monon! Li ĉiam bezonas monon! Li estas ĉiopova, ĉielperfekta, ĉionscia, kaj ĉielsaĝa, iel simple ne povas regi monon! »
« He loves you, and he needs money! He always needs money! He's all-powerful, all-perfect, all-knowing, and all-wise, somehow just can't handle money! »
— George Carlin
« Se ekzistas Dio mi pensas, ke la plimulto da raciaj homoj eble konsentus, ke li almenaŭ estas nekompetenta, aŭ eble, nur eble, fajfas pri ĉio. »
« If there is a God, I think most reasonable people might agree that he's at least incompetent, and maybe, just maybe, doesn't give a shit. »
— George Carlin
« Estas en la Dek Ordonoj, ke oni ne malbonuzu la nomon de la Eternulo. Seksperforto ne estas en ili, krome. Seksperforto ne estas Dekordono. Sed ne diru kun aĉa sinteno la nomon de la ulo. »
« It’s in the Ten Commandments to not take the Lord’s name in vain. Rape isn’t up there, by the way. Rape is not a Ten Commandment. But don’t say the dude’s name with a shitty attitude. »
« La neprudenta aserto, ke 'Dio kreis la homon laŭ Sia bildo', minacas kvazaŭ horloĝbombo la fundamentojn de multaj kredoj, kaj dum la hierarkio de la mondo malkaŝiĝas al ni, ni eble devas rekoni tiun ĉi hororan veron: se ekzistas iuj ajn dioj, kies ĉefa koncerno estas la homo, ili ne povas esti tre gravaj dioj. »
« The rash assertion that ‘God made man in His own image’ is ticking like a time bomb at the foundations of many faiths, and as the hierarchy of the universe is disclosed to us, we may have to recognize this chilling truth: if there are any gods whose chief concern is man, they cannot be very important gods. »
« Dio sidiĝis ĉe orgeno de la eblecoj kaj el lia improvizado naskiĝis la mondo. Ni, kompatindaj mortuloj, distingas nur vox humana, kaj se ĝi estas tiom bela, do kiom bela estas la tuto! »
komparebla al: "Helpu vin mem, kaj Dio helpos vin" de George Herbert; "La ĉielo neniam helpas la homojn, kiuj ne agas" de Sofoklo; "Helpu vin, Ĉielo helpos vin" de Jean de La Fontaine. »
« Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro. Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. »
« Ekde malnova tempo la homo estis kreanta por si idealan imagon pri ĉiopovo kaj ĉioscio, kies enkorpigo estis liaj dioj. Al ili li atribuis ĉion kio estis malpermesita al li. Oni povas eĉ diri, ke la dioj estis liaj kulturaj idealoj. »
« [pri la homo] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva kulturo) dio prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda Patrino. Poste li adoris la patrecajn diojn, simbolantajn la saĝon, principojn kaj leĝojn. »
«Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
« Efektive ĉu kredas la homo je dio aŭ ne, en nia kulturo estas preskaŭ tute egale, same de la psikologia, kaj de la vere religia vidpunktoj. En ambaŭ kazoj li ne montras interesiĝon nek pri dio, nek pri respondo al demando pri sia propra ekzistado. Simile al tio kiel anstataŭ frateca amo venis senpersona honesteco, ankaŭ dio transformiĝis por ni je la malproksima de ni ĝenerala direktoro de korporacio nomata Universo. Vi scias ke li estas tie. Li faras aferojn (kvankam eble ili okazus sen li), vi lin ne vidas, sed agnoskas lian gvidadon dum vi mem “faras viajn aferojn”. »
«Filozofio ne povos realigi tujan transformon de la nuna stato de la mondo. Ĉi tio ne nur estas filosofía vero, sed pri ĉiuj nur homaj pensoj kaj penoj. Nur dio povas savi nin. »
« Mi ne kredas je Dio, ĉar mi kredas je la homo. Sendepende de siaj eraroj, la homo laboradis jam milojn da jaroj por malfari la fuŝon de via Dio. »
« I do not believe in God, because I believe in man. Whatever his mistakes, man has for thousands of years past been working to undo the botched job your God has made. »
« (angle) Why taunt me? Why upbraid me? I am merely a genius, not a god. A genius may discover the hidden secrets and display them; only a god could create new ones. »
« Kompreneble Dio estas senfine plurdimensia do ĉiu religio, kiu ekzistas sur la tero, reprezentas iun vizaĝon, iun flankon de Dio. Oni devas havi neniun negat sintenon al iu ajn religio, sed tamen la profunda kompreno de Dio kaj la profunda apliko de la ordonoj de Dio estas malsamaj en diversaj religioj. »
« La grekoj komprenis la misteran potencon de la kaŝita flanko de aferoj. Ili testamentis al ni unu el la plej belaj vortoj en nia lingvo - la vorto "entuziasmo" - en theos [Εν Θεος] - dio interne. La grandiozeco de la homaj agoj estas mezurita per la inspiro de kiu ili devenis. Feliĉa estas tiu, kiu portas dion interne kaj obeas ĝin. »
« Mi estas konvinkita kredi, ke Dio lasis naciojn je la libereco starigi tiajn registarojn, kiuj plej plaĉis al si, kaj ke magistratoj estis starigitaj por la bono de nacioj, ne nacioj por la honoro kaj gloro de magistratoj. »
« (angle) I am persuaded to believe that God had left nations to the liberty of setting up such governments as best pleased themselves, and that magistrates were set up for the good of nations, not nations for the honor and glory of magistrates. »
« (angle) I shall earnestly and persistently continue to urge all women to the practical recognition of the old revolutionary maxim, that "Resistance to tyranny is obedience to God." »
«Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. »
« (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
« Mi kredas je la kosmo. Ni ĉiuj estas ligitaj al la kosmo. Rigardu la sunon. Se ne estas suno, tiam ni ne povas ekzisti. Do la naturo estas mia dio. Por mi, naturo estas sankta. Arboj estas miaj temploj kaj arbaroj estas miaj katedraloj. »
« Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio... »
« Ni neniam scias per kiaj Diaj misteroj de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman planon; sed tiuj tri vortoj, "Dio estas amo" devas enhavi, al ĉiu dubanta animo, la solvon de ĉiuj aferoj. »
« (angle) We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things. »
«Nenio estas hazarda en la universo - tio estas unu el miaj Leĝoj de Fiziko - krom la tuta universo mem, kiu estas Pura Akcidento, pura dieco.»
« (angle) Nothing is accidental in the universe — this is one of my Laws of Physics — except the entire universe itself, which is Pure Accident, pure divinity. »
«Neniam revu devigi homojn al la vojoj de Dio. Pensu mem, kaj lasu pensi. Uzu neniun limon en religiaj aferoj. Eĉ tiuj, kiuj estas plej malproksimaj de la vojo, neniam devigu eniri per aliaj rimedoj krom racio, vero kaj amo.»
« (angle) Never dream of forcing men into the ways of God. Think yourself, and let think. Use no constraint in matters of religion. Even those who are farthest out of the way never compel to come in by any other means than reason, truth, and love. »
« Se estas Dio, mi ne pensas, ke Li postulus, ke iu kliniĝu aŭ staru antaŭ Li. Mi ofte havas suspekton, ke Dio ankoraŭ provas prilabori aferojn kaj ne finis. »
«Venos la tago, kiam, post uzado de spaco, la ventoj, la tajdoj, gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo. Kaj, en tiu tago, por la dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron.»
«Psikanalizo montris ke nia imago pri dio kongruas al nia imago pri patro, kaj imago pri dipatrino kongruas al imago de religiema personeco pri patrino. Triangulo “patro — patrino — infano” estas rekte spegulata en la kristana triunuo. Psikologia enhavo de religio fontas en la familiaj rilatoj, ekzistantaj en fruaj jaroj de infanaĝo. »