« La anglo vidas sin kapitano sur ŝipo, ĉirkaŭita de malgranda grupo da homoj, kaj ĉirkaŭ li kaj sub li — maro. Fakte li estas sola: la kapitano estas izolita de la teamo. La maro estas regebla de li — kaj tio plej gravas… La kurso, kiun li sekvas, estas ordono, kiun li faras al la maro kaj nur ĝia peranta perceptado fare de la teamo malhelpas ekvidi tiun fakton, ke nome la maro devas subiĝi. La kapitano difinas la celon kaj la maro en sia viva maniero transportas lin tien, kvankam ne sen ŝtormoj kaj aliaj elmontroj de la karaktero. »
« En sia hejmavivo la anglo serĉas tion, kio mankas al li en la maro: la ĉefa en ĝi estas stabileco kaj sekureco. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. Humoro de ĉiu estas same stabila kiel lia domo. »
« La angloj okupis por si la insulon, sed ne la maron ĉirkaŭ ĝi. La maro subiĝas nur al la ŝipoj de la angloj, ordonas al la maro la kapitano. La nederlandano ja teron, sur kiu li vivas, devas unue batalpreni de la maro. Ĝi kuŝas tiom malalte, ke ĝin necesas ŝirmi de la maro per digoj. Por la nederlandano la digo estas la komenco kaj la fino de lia nacia vivo. Amaso de la viroj mem iĝas simila al la digo: unuiĝinte ĝi povas bari la vojon al la maro… Pri la digoj oni esperas je la pacatempo, sed se oni devas detrui ilin pro atako de la malamikoj, ilia povo transiras al la viroj, kiuj rekonstruas ilin post la milito. En ilia imago la digo vivas ĝis ĝi iĝos reala. Per tia rimarkinda kaj malkutima maniero en la tempoj de la seriozaj ekzamenoj la nederlandanoj portas en silimon, apartigantan ilin de la maro. »
« Influon de la frua arbararomantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento. »
« Se la anglo vidas sin kapitano, do la hispano — matadoro. Anstataŭ la maro, kiu subiĝas al la kapitano, la matadoro havas propran obeantan ĝin amason. La besto, kiun li devas mortigi laŭe al la noblaj reguloj de sia arto, estas malica monstro el antikvaj legendoj. Li ne povas montri timon, memregado por li estas ĉio. La plej etan lian movon vidas kaj juĝas miloj. Tio estas konserviĝinta romiaareno, nur bovoluktanto transformiĝis ĉi tie je la noba kavaliro. Li eliras kontraŭ la besto sola. »
« En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni konscie ĝin formas kaj substrekas, oni staras pli ofte kaj longe. La manĝejoj kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en Anglio. La gasto povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la tablo. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata konversacio la angloj preferas stari. »