« En tiu senco ĉiu elmontro de abnegacia adorado estas ago de fremdiĝo kaj idolismo. Tio, kion oni kutime nomas la “amo” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke objekto de tia adorado estas ne dio, nek idolo, sed alia persono. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta homo transigas sur la alian siajn tutajn amon, forton, siajn pensojn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado. »