Saltu al enhavo

Znojmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Znojmo
germane Znaim
urbo
Panoramo de Znojmo de sudo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Znojmo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Memorindaĵoj Subterejo en Znojmo katakomboj, Rotondo, Monaĥejo Louka
Rivero Dijo
Situo Znojmo
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 20″ N 16° 02′ 56″ O / 48.85556 °N, 16.04889 °O / 48.85556; 16.04889 (mapo)
Areo 65,93 km² (6 593 ha)
Loĝantaro 34 160 (2024)
Denseco 518,13 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1048
Horzono MET (UTC 1)
 - somera tempo MET (UTC 2)
Poŝtkodo 669 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 593711
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 31
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Znojmo
Retpaĝo: www.znojmocity.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Znojmo (germane Znaim) estas urbo en Ĉeĥio, en suda Moravio, proksime de ŝtatlimo kun Aŭstrio. Ĝi havas 34 160 loĝantojn (2024). Tra urbo fluas rivero Dijo. La urbo estas fama pro siaj kukumoj kaj vino. En la urbo mortis imperiestro Sigismondo de Luksemburgo en 1437. La urbo fieras per sia rotondo, sur kies muroj estis pentrita (en 1132) genealogio de la reganta familio de Přemyslidoj. Znojmo estas fama pro kultivado de kukumoj kaj vinberkulturo. En Znojmo estas ankaŭ unu bierfarejo, kiu produktas bieron Hostan[1].

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kravsko, Citonice, Strachotice, Podmolí, Dobšice, Chvalovice, Dyje, Havraníky, Nový Šaldorf-Sedlešovice, Tasovice, Mašovice, Suchohrdly, Únanov, Vrbovec, Plenkovice, Žerůtky, Hluboké Mašůvky kaj Kuchařovice.

Blazono de urbo evoluis de la blazono de moraviaj margrafoj. Sur blua ŝildo en la hodiaŭa blazono estas gorĝ-blanka aglino kun ora kroneto sur kapo. Sur brusto la aglino havas bluan ŝildeton kun ora litero "Z".[2]

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Znojmo estas evidenta longtempa malmultiĝo de loĝantaro[3]. De 34 759 loĝantoj loĝis en fino de jaro 2008 16 579 da viroj kaj 18 180 da virinoj[4].

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186910 415
188012 254
189035 758
190023 316
191025 840
192125 993
JaroLoĝantoj
193025 855
195021 696
196123 929
197026 133
198039 271
199139 158
JaroLoĝantoj
200135 758
201433 805
201633 787
201733 823
201833 719
201933 780
JaroLoĝantoj
202033 765
202133 736
202233 370
202334 146
202434 160

Senlaboreco

[redakti | redakti fonton]

Znojmo kaj ĝia distrikto estas ekonomie malforta regiono kaj interbatiĝas kun senlaboreco, kiu en la unua kvaronjaro 2008 estis preskaŭ 10 %. Tamen eblas diri, ke de longtempa vido la senlaboreco malkreskiĝas. Tio estas ankaŭ dank al aktiveco de entreprenistoj. En la unua kvaronjaro de jaro estis 5 kandidatoj por unu pozicio[3]. Laŭ la popolnombrado en jaro 2001 3 648 da loĝantoj vojaĝis regule en aliajn urbojn kaj vilaĝojn labori[5].

La historio de Znojmo estas longa kaj eventoplena. Jam en la 9a jarcento fortikigita setlejo apartenis al plej gravaj lokoj de Grandmoravia imperio. En la 12a jarcento estis en ĉirkaŭaĵo de princa kastelo romana setlejo, kiu estis en jaro 1226 de Přemysl Otakar la 1-a promociita al reĝa urbo. En sekvaj jarcentoj la urbo estis en favora rilato kun ĉeĥaj reĝoj kaj ĝia signifo kreskis. Inter reĝoj, kiuj estis en bona rilato kun Znojmo, estis ankaŭ Přemysl Otakar la 2-a, kies korpo estis konservitaj dum 17 jaroj post Batalo sur Morava kampo en kripto de minorita klaŭstro[6]. Jam tiam estis Znojmo fama pro kultivado de vino kaj pli malfrue ankaŭ de kukumoj, kiuj estis importitaj en 1571 de Hungara reĝlando pere de abato Šebestián Freytag. Sed, dum la Tridekjara milito mortis kelk-mil da loĝantoj (ne nur pro la milito, sed ankaŭ pro la pestaj epidemioj). Fino de la 18a jarcento kaj komenco 19a jarcento signifis nuligadon de klostrojn kaj komencon de manufakturoj. En la fino de 19a jarcento estiĝas en urbo multe da ĉeĥaj societoj kaj progresas kultura kaj socia vivo. Inter du mondmilitoj urbo Znojmo promesplene evoluadis, sed ĝi estis finigita pro germana okupado. Post jaro 1948 evoluis daŭre industrio kaj samtempe estis konstruitaj novaj domoj en proksimaj vilaĝoj. Kelkaj de ili iĝis iompostiome partoj de Znojmo.[7]

Naskiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Turo de urbdomo
  • Malnova urbo kun siaj zigzagaj stratetoj, bazita je malfrue romana plano, izolita de nova urbo ĉefe per fortikaĵoj, estas protektita historia monumentrezervejo.
  • Turo de urbodomo estas ĉefa dominanto de Znojmo kaj apartenas al plej gravaj gotikaj en Ĉeĥio. La turo estis konstruita en jaroj 1445-1448. La konstruadon gvidis Mikuláš de Sedlešovice. La turo mezuras 79,5 metroj kaj havas ankaŭ panoraman ambiton, kiu estas malfermita dum tuta jaro. La turo situas en strato Obroková, kiu konektas Supran placon kaj placon de Masaryk.
  • Kapucena monaĥejo ĉe Masaryk-placo
  • Burgo de Znojmo je roka terlango super valo kun rojo kaj parko Gránice estis rekonstruita en 1710-1721 al baroka palaco. Hodiaŭ en ĝi situas muzeo.
  • Subterejo en Znojmo (konstruita dum la 13a ĝis 17a jarcento) estiĝis de enŝaltado de kelketaĝaj iamaj keloj de domoj de urbanoj. Subterejo estas malfermita por turistoj kaj kun sia longeco 30 kilometroj estas plej longa subterejo en Ĉeĥio.
La rotondo de sankta Kateřina
  • Kastela rotondo de sankta Kateřina de la 12a jarcento kun konservitaj romanaj surmuraj pentraĵoj de jaro 1134, kiuj montras gentan historion de Přemyslidoj kaj portretojn de princoj kaj reĝoj (de Přemyslidoj) kaj ankaŭ portretojn de moraviaj anapaĝaj princoj. Rotondo estas protektita kiel nacia kultura monumentaĵo.
  • Gotika preĝejo de sankta Nikolao konstruita je romanaj fundamentoj post jaro 1338 kun gotika dekoracio.
  • Preĝejo de sankta Alžběta en Viena strato, origine gotika, post jaro 1650 larĝigita kaj de tiu tempo ĝi estas baroka.
  • Kapelo de sankta Venceslao je Nikolaa placo estas du-etaĝa. Ĝi estis konstruita post 1521 kun supra spaco, kiu estas volbiĝita per girita vladislaŭa volbo (unika en Moravio).

Partoj de urbo

[redakti | redakti fonton]

Konsisto de la urbo estis antaŭe ankaŭ municipoj Dobšice, Dyje, Kuchařovice, Nový Šaldorf-Sedlešovice kaj Suchohrdly.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Urba trafiko

[redakti | redakti fonton]

Urbo Znojmo havas de la unua januaro 2010 kvin tagajn busliniojn kaj du noktajn busliniojn. De la unua de julio 2010 tiuj ĉi linioj estas plene parto de Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono[8]. Nuntempe pri urba trafiko zorgas du kompanioj: Znojemská dopravní společnost PSOTA s.r.o. kaj Bítešská dopravní společnost, spol. s r.o..

Trajna kaj ŝosea konektoj

[redakti | redakti fonton]

Urbo Znojmo havas direktan trajnan konekton kun Břeclav kaj de decembro 2009 ankaŭ kun Vieno. Konekto al Vieno estas priservita de ÖBB. Lokaj trajnoj veturas ankaŭ al Okříšky aŭ iam al Jihlava. Al ĉefurbo de Moravio, Brno trajnoj veturas ankaŭ, sed ne direktaj. Loĝantoj de Znojmo, kiu veturas al Brno, plej ofte uzas ŝoseon numero 53[9] al Pohořelice, de kie jam uzas aŭtovojon numero 52 al Brno. Al Jihlava, de kie estas aŭtostrado, gvidas ŝoseo numero 38. Tiu ĉi ŝoseo numero 38 poste gvidas al limtransirejo Hatě–Kleinhaugsdorf (poste gvidas al Vieno). Ŝoseo numero 413 gvidas al Retz.

Ekde 2008 ĉi-jare fine de septembro okazas konkurso de kanuoj.[10]

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]
Esperanto-arbo en Znojmo

En urbo estas ZEO - arbo.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Ing. Petr Jánský. (majo 2002) Česká republika - Stručný turistický průvodce. Music Cheb. ISBN 80-85925-12-5.