Saltu al enhavo

Zenodoto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenodoto
Zenodoto de Efezo estis la unua direktoro de la Biblioteko de Aleksandrio
Zenodoto de Efezo estis la unua direktoro de la Biblioteko de Aleksandrio
Persona informo
Naskiĝo 325 a. K.
en Efezo
Morto 260 a. K.
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo bibliotekisto
Hofmeister (en) Traduki
redaktisto
epigramisto
verkisto
poeto
gramatikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zenodoto (antikve-greke Ζηνόδοτος, Zēnódotos; naskiĝis ĉirkaŭ -325; mortis en -260) estis helena filologo kaj klerulo el Efezo.

En -284 li iĝis unua estro de la granda Biblioteko de Aleksandrio.

Sub lia estreco ekis la eldono de grekaj epoj kaj liriko. Li ankaŭ publikigis vortaro pri Homero kaj provis rekonstrui la originalan tekston de la Iliado kaj Odiseado per kolekto de malnovaj manuskriptoj kaj propraj modifoj. Li tiel kreis subpartigon de la du verkoj en po 24 kantoj, kiuj estas konservitaj ĝis nun.

Zenodoto laboris ankaŭ pri revizioj de la verkoj de la grekaj poetoj Heziodo, Pindaro kaj Anakreo. Li estis la inventinto de la tekstokritiko.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]