Zákamenné
Zákamenné | |
hungare: Zákameneklin | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Zákamenné | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Námestovo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oraviaj Beskidoj |
Fervojo | Kisuca-oravia arbara fervojo historia |
Rivero | Klinianka |
Situo | Zákamenné |
- alteco | 703 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 24′ 04″ N 19° 17′ 56″ O / 49.40111 °N, 19.29889 °O (mapo) |
Areo | 42,902 km² (4 290,2 ha) |
Loĝantaro | 5 187 (31.12.2005) |
Denseco | 120,9 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1615 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 029 56 |
Telefona antaŭkodo | 421-43 |
Aŭtokodoj | NO |
NUTS | 510203 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Zákamenné | |
Retpaĝo: www.zakamenne.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Zákamenné (hungare Zákameneklin) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Zákamenné etendiĝas laŭ traira flankovojo. La vilaĝo mem konsistas el disŝutitaj domoj aŭ domaroj, kiuj estas Grúň, Mrzáčka, Nižný koniec, Oravice, Podkamenné, Podkostol, Poriečie, Špitáľ, Vyšný koniec, Oravice, Podkamenné, Podkostol, Poriečie, Špitáľ kaj Vyšný koniec. Námestovo troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1615 en formo "Nouvo Kamenska". En 1659 418, en 1715 320, en 1778 902 vilaĝanoj loĝis tie. En 1739, 1831 kaj en 1873 pro ĥoleroj multaj mortis. En 1828 1608 vilaĝanoj loĝis en 256 domoj. En 1875 moderna uzino pri lignaĵoj ekfunkciis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1899 la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Kőkelény pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 2052 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1920 kuracejo, en 1923 biblioteko, en 1927 apoteko ekfunkciis. Inter 1926-1971 arbara fervojo funkciis. En 1944 la loko estis centro de partizanoj. En 1975 kolĥozo fondiĝis. En 2001 vivis en Zákamenné 4812 homoj, (4790 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de Ĉieliro de Maria de 1893
- romkatolika moderna preĝejo de Sankta Jozefo de 2000
- kapelo el la 19-a jarcento
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko el la 18-a jarcento
- skulptaĵo pri Pieta el la 19-a jarcento