Saltu al enhavo

Yishai Sarid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yishai Sarid
Persona informo
ישי שריד
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Tel-Avivo,  Israelo
Lingvoj moderna hebreahebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater John F. Kennedy School of Government (en) Traduki
Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Yossi Sarid Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
juristo
advokato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Juro, armearo kaj literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Tel-Avivo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yishai Sarid (hebree ישי שריד, esperantigita Jiŝaj Sarid) (naskita 1965) estas israela verkisto kaj advokato [1].

Lia dua verko, Limasolo, iĝis tutmonda furorlibro [2] kaj la Tria iĝis la ĉeftemo de publika kaj literatura diskuto en Israelo kaj ricevis la Bernstein Literaturan Premion. Lia kvina verko, Monstro de Memoro, estis inkludita en la New York Times listo de la 100 plej bonaj verkoj de 2020 [3].

En 2023, Sarid ricevis la Premion Levi Eshkol por hebrelingvaj verkistoj kaj sciigis ke li donacas ĝin al The Parents Circle-Families Forum, organizaĵo de palestinaj kaj israelaj familioj kiuj perdis unuarangajn familianojn al la konflikto.

Sarid estas la filo de israela novaĵankro kaj politikisto Jossi Sarid. Li militservis kiel spionoficiro en la israela armeo antaŭ studado de juro en la Hebrea Universitato de Jerusalemo [4] kaj poste publika administrado ĉe Universitato Harvard. Li poste laboris kiel prokuroro antaŭ iĝi privata advokato.

De 1994 ĝis 1997, li laboris por la registaro kiel asistanta policadvokato en Tel-Avivo, esplorante krimprocesojn. Sarid ricevis Magistron pri Publika Administrado (MPA) de la J.S. Kennedy Harvard University (1999). Li nuntempe laboras kiel advokato, praktikante ĉefe civilan kaj administran juron.

Kune kun lia jura kariero, Sarid estas implikita en literatura verkado kaj publikigis sep romanojn ĝis nun.

  • La Pridemandado de Kapitano Erez (2000). Soldatino akuzas oficiron je seksperforto de ŝi, kaj juna advokato estas alvokita por esplori la kazon.
  • Limasol (eldonejo Am Oved 2009). La verko estis tradukita en 8 lingvojn, gajnis la Grand prix de littérature policière en Francio (2011) [5] kaj estis prioritatita por la irlanda Premio IMPAC [6]. Ĝi rakontas la rakonton de spionserva agento implikita en komploto kun malsana palestina poeto de Gazao, lia ekzilita terorista filo, kaj israela pacaktivulo.
  • La infanĝardeno de Naomi (Gan Na'omi, Am Oved 2013). La rakonto de unu decida jaro en la vivo de antaŭlerneja instruisto en Tel-Avivo. Ĝi estis prioritatita por la Literatura Premio Sapir en Israelo.
  • Tria (2015). La rakonto okazas dum epoko de la estonteca Tria Templo, konstruita en Jerusalemo post kiam la ŝtato Israelo estis anstataŭigita per la religia regno de Judujo. Ĝi iĝis furorlibro en Israelo kaj la temo de konsiderinda publika debato pro ĝia signifo al la kulturaj, politikaj kaj religiaj temoj kiuj dominas israelan socion. Ĝi ricevis la Bernstein Literaturan Premion.
  • Monstro de la Memoro (Mifletzet HaZicharon, Am Oved 2017). Raporto skribita de juna historiisto al la prezidanto de Jad Vaŝem (Nacia Holokaŭsta Memorejo de Israelo) pri kiel lia vivo iĝis kaptita en la memoro pri la holokaŭsto laborante kiel ekskursgvidanto al la lokoj de la naziaj koncentrejoj en Pollando. Ĝi estis inkludita en la New York Times 100 Rimarkindaj Verkoj de 2020. La romano estis adaptita en monodramon fare de aktoro Ben Josepovich kaj prezentita fare de la israela nacia teatro Habima.
  • Venkantino (Menacaĥat, Am Oved 2020). Sperta armea psikologo, kiu specialiĝas pri la psikologia trejnado de batalsoldatoj, konsilas la israelan armeestron pri kiel gajni la venontan militon. Kiam ŝia filo estas vokita por militservo, konflikto de respondecoj ekestas.
  • Vundeblecoj (Megale Haĥulŝot, Am Oved 2023). La maturiĝo de juna specialisto pri kodhakado de saĝtelefonoj laboranta por israela ciberfirmao.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]