Yasumasa Kanada
Aspekto
Yasumasa Kanada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1948 en Himeĝi |
Morto | 11-an de februaro 2020 (71-jaraĝa) |
Mortokialo | Koronaria kormalsano . |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Tokio Orient-Norda Universitato |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto fizikisto komputosciencisto |
TTT | |
Retejo | http://www.super-computing.org |
Yasumasa Kanada (金田 康正 Kanada Yasumasa) estas japana matematikisto konata pro siaj nombraj rekordoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la kalkulo de decimaloj en la du plej esploritaj neraciaj nombroj fare de komputado: nome π kaj kvadrata radiko de 2.
Kanada estis profesoro en la Departemento de Informadiko en la Universitato de Tokio.
En 2003 li superis sian propran tutmondan rekordon de la kalkulo de ciferoj de la decimaloj de la nombro pi, per 1,24 bilionoj (10¹²) da ciferoj. Tiu kalkulo postulis iom pli ol 600 horoj en superkomputilo HITACHI SR8000/MPP.