Saltu al enhavo

Jangĉino

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yangqin)

La jangĉinoyangqin (yang-ch'in) estas ĉina zimbalono, kies kordojn oni frapas per bambuo, kovrita per gumo aŭ ledo. La vibradon de la kordoj komunikas pontoj al la sube situanta, trapezforma ligna resonilo-plato.

La instrumento havas 4 aŭ 5 pontojn, kelkajn kordojn sur ĉiu ponto. La agordigo de la kordoj sur la sama ponto diferencas je unu sono al la najbara, tiel oni povas prezenti tutan kromatikan skalon en ĉiu toniko.

La sonamplekso komenciĝas je unu oktavo sub la mezlinia C kaj finiĝas je du kaj duonoktavoj pli supre. La yangqin alvenis ĉ. 1800 en orienta Azio per okcidenta perado. Ĝi gravas ankaŭ hodiaŭ en la ĉinaj muzikgrupoj kaj kiel helpinstrumento de baladokantistoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • la artikolon pri zimbalono, la pli ĝenerala grupo de muzikiloj batataj per maleetoj,
  • pri la moderna formo de citro, plukata sed similforma kiel zimbalono,
  • kaj pri psaltero, jam antikve konata instrumento diversforma, kiu foje ankaŭ ludiĝis per maleetoj.