Saltu al enhavo

Wolfgang Stegmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Stegmüller
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1923 (1923-06-03)
en Natters, distrikto Innsbruck Land, Tirolo
Morto 11-an de junio 1991 (1991-06-11) (68-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Innsbruck Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wolfgang Stegmüller - prononco laŭ sistemo IFA [vˈɔlfɡaŋ ʃtˈɛɡmylɜ], naskiĝis la 3-an de junio 1923 en Natters, distrikto Innsbruck Land, Tirolo, mortis 68-jara la 3-an de junio 1991 en Munkeno - estis aŭstra-germana filozofo kaj universitata instruisto. Li verkis signifajn kontribuojn al epistemologio, filozofio de scienco kaj analiza filozofio. Per lia laboraĵo Hauptströmungen der Gegenwartsphilosophie (germane: "ĉefaj fluoj de nuntempa filozofio"), Wolfgang Stegmüller malfermis aliron al analiza filozofio al germanlingva legantaro.

Interalie li estis membro de la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj la Bavara Akademio de Sciencoj, kaj ankaŭ estis akademiano de la Internacia Akademio de Sciencoj kun administra sidejo en Munkeno. Oni atribuis al li honoran doktorecon de la Universitato de Innsbruck.