Walter Whitman Rostow
Walt Whitman ROSTOW (konata ankaŭ kiel Walt Rostow aŭ W.W. Rostow) (Novjorko, 7a de oktobro 1916 – 13a de februaro 2003) estis usona ekonomikisto kaj politikisto konata pro sia opozicio al komunismo, kredo en la efiko de la kapitalismo kaj de la libera entrepreno. Li estis Nacia Sekureca Konsilisto de la prezidento Lyndon Johnson (1966-1969).[1][2][3]
Dum la Dua Mondmilito, li dediĉis sin al elekto de celoj por la Aerforto de Usono. Poste, li eniris en la Servo por Eksterlandaj Aferoj, nome en la German-Aŭstria Ekonomia Divizio. En 1946 revenis por unu jaro al la Universitato de Oksfordo kiel profesoro de Historio de Usono, kaj en 1947 iĝis funkciulo de la organo de Unuiĝintaj Nacioj kiu partoprenis en la disvolvigo de la Plano Marshall.
En la 1950-aj jaroj li estis universitata profesoro kaj verkis sian faman libron The Stages of Economic Growth: A Non-Communist Manifesto (1960), pri la etapoj de la ekonomia kresko. En 1958 li laboris por la unua fojo en la Blanka Domo kiel verkisto de diskursoj de la Prezidento Dwight D. Eisenhower. En la 1960-aj jaroj li laboris por John F. Kennedy.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ENCYCLOPÆDIA BRITANNICA Alirita la 26an de novembro 2019.
- ↑ «The Cold Warrior Who Never Apologized». New York Times. 8a de septembro 2017. Alirita la 26an de novembro 2019.
- ↑ «Voice of U.S. Policy. Walt Whitman Rostow». New York Times. 13a de aprilo 1967. Alirita la 26an de novembro 2019.