Walter Schwimmer
Walter Schwimmer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1942 (82-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Walter SCHWIMMER (n. la 16-an de junio 1942 en Vieno) estas aŭstra juristo kaj politikisto. Ekde la jaro 1971 li estis membro de la Nacia Konsilio de Aŭstrio, kaj inter la jaroj 1999 kaj 2004 ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.
Walter Schwimmer estas filo de bakisto kaj de vendistino. Post la abituro li studis juron en la universitato de Vieno, kie li doktoriĝis dum 1964. Poste li estis juristo en la aŭstria sindikato de privataj dungitoj, poste en la aŭstria ligo de laboristoj kaj dungitoj. Dum la jaro 1979 li iĝis gvida dungilo de la regiona malsanasekuro de Vieno, kaj de 1984 ĝis 1999 estis ĝis ĝenerala direktoro.
Ekde la universitata studo li estas membro de la konservativa Aŭstria Popola Partio, kaj reprezentis la partion kiel parlamentano de la Nacia Konsilio de Aŭstrio ekde la unua elektiĝo dum 1971.
Ekde la jaro 1991 li estis membro de la aŭstra delegacio en la parlamenta kunveno de Konsilio de Eŭropo, kaj ekde 1996 estis prezidanto de la frakcio de la Eŭropa Popola Partio kaj vicprezidanto de la kunveno. Dum junio 1999 la parlamenta kunveno elektis lin posteulo de la svedo Daniel Tarschys por la posteno de ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo. La 22-an de junio li rezulte de la sekva elekto transdonis la postenon al la brito Terry Davis.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj pri la politikisto en la retejo de la aŭstria parlamento (en la germana)[rompita ligilo]
- informoj pri la politikisto en la retejo de la aŭstria parlamento (jen en la itala)
- Informoj pri Walter Schwimmer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
|