WWF
WWF, komence World Wildlife Fund (esperante: Monda Fonduso por Naturo), renomita poste World Wide Fund for Nature (Monda Natur-Fonduso [1]), kaj fine al WWF en 2001, estas internacia ne-registara organizaĵo por protektado de la naturo kaj de la medio, tre agema pri daŭripova evoluo.
WWF estas fondaĵo, kies sidejo troviĝas en Gland en Svisio. Ĝi havas pli ol 4,7 milionojn da donacantoj en la mondo kaj disponas pri operacia reto en pli ol 96 landoj.
WWF estis fondita de
- Sir Julian Huxley (1887-1975),
- Sir Peter Markham Scott (1909-1989),
- Guy Mountfort (1905-2003) kaj
- Max Nicholson (1904-2003).
La celoj de la privata organizaĵo estas protektadoj de bestoj, homoj kaj naturo.
La ĉefaj agadoj estas: superrigardo de la aplikado de internaciaj regularoj; restaŭrado de naturaj lokoj; edukado. Ĝia simbolo estas la pando.
Ekde 2006, WWF-Francio estas membro de Alianco por la planedo.
Prezidintoj de WWF
[redakti | redakti fonton]- 1962-1976: Princo Bernardo de Nederlando
- 1976-1981: John H. Loudon
- 1981-1996: Filipo Mountbatten
- 1996-1999: Syed Babar Ali
- 2000-2000: Ruud Lubbers
- 2000-2001: Sara Morrison
- 2001- ... : Emeka Anyaoku
Biogeografia tipologio de WWF
[redakti | redakti fonton]Kunlabore kun diversaj Sciencaj Institutoj kaj sciencistoj, la WWF estas disvolvinta novan biogeografian sistemon. Tiu ĉi sintezas la antaŭajn sciojn kaj estas direktata al mondvaste naturprotekta agado. Ĝi ampleksas la tersupraĵajn, la marajn kaj la dolĉakvajn mediojn.
La tersupraĵaj plej vastaj areoj estas nomataj ekozonoj. Tiuj ĉi estas partigitaj laŭ du reciproke sendependaj klasifikoj : ekoprovince kaj biome. Ambaŭ subdividiĝis en plej malgrandajn teritoriojn, kiuj estas la ekoregionoj, bazo de la tipologio de la WWF. La por la naturprotektado plej gravaj ekoregionoj estas kungrupigitaj en tiel nomatajn tutmondaj 200-regionojn.
Ekzistas iom diferenca aliro por la akvaj medioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ De Smedt, Petro 2004 : Nederlands Esperanto Nederlands woordenboek.Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 573p.