Vivdaŭro
Aspekto
(Alidirektita el Vivodaŭro)
Vivdaŭro estas unu el la plej gravaj parametroj de la organismoj.
Plantoj (arboj) ĝenerale vivas pli longe ol animaloj, sed ne ĉiukaze.
| |
Kelkaj tipaj vivdaŭroj:
- Homo sapiens sapiens vivas averaĝe 37 jarojn en Zambio kaj averaĝe 85 jarojn en Japanio. La plej aĝa homo estis 122-jara (la plej aĝa homo inter la 29-a de majo 2004 kaj la 30-a de aŭgusto 2005 estis Hendrikje van Andel-Schipper 115-jara virino kiu loĝis en Hoogeveen Nederlando), sed oni raportis pri homoj en Azio, kiuj vivis pli ol 150 jarojn.
La sekvaj informoj estas prenitaj el Encyclopaedia Britannica, 1961. Atentindas, ke la meza vivodaŭro ne forte rilatas al la maksimuma vivodaŭro; alta mortokvanto de novnaskitoj malaltigas la unuan, sed ne la duan.
Homoj en erao | Averaĝa vivdaŭro |
---|---|
(en jaroj) | |
Homo, Neandervala | 20 |
Homo, Neolitika | 20 |
Homo, Klasika Grekio | 28 |
Homo, Klasika Romio | 28 |
Homo, Mezepoka Anglio | 33* |
Homo, fine de la 18-a jc. | 37 |
Homo, frua 20-a jc. | 50 |
Homo, ĉ. 1940 | 65 |
Homo, hodiaŭ | 77-79 (varias laŭ landoj, regionoj, riĉeco) |
Tiuj ciferoj variis ege. Se vi analizas la vivdaŭron de grekaj filozofoj, vi trovas, ke preskaŭ ĉiuj ege pli longe ol 28 jarojn vivis. Same estis ĉe la romianoj. Vidu la vivdaŭron de romiaj imperiestroj. La vivdaŭro dependis multe de la individuaj vivkondiĉoj.
- Blua baleno: 40-80 jaroj.
- hundoj: 25 jaroj.
- testudoj ĝis 150 jaroj.
- La baobabo povas vivi eĉ 4000 jarojn.
- viruso ne havas limigitan vivdaŭron.
Plia legaĵo
[redakti | redakti fonton]Aubert, Claude Longviveco, la limoj de espero 'Le Monde Diplomatique', junio 2018.