Virusscienco
Aspekto
(Alidirektita el Virologio)
Virusscienco aŭ virusologio estas la fako de biologio kiu priskribas kaj priesploras virusojn, la nuraj vivantaj estaĵoj kiuj nur kapablas reproduktiĝi post infektado de alispecaj ĉeloj.
Ĝi ankaŭ konsistigas gravan fakon de medicino, ĉar pluraj virusoj kapablas estigi gravajn malsanojn ĉe bestoj kaj homoj, kiel ekzemple rabio, flava febro, poliomjelito.
Historio de virusscienco
[redakti | redakti fonton]- 1898: Friedrich Loeffler kaj Paul Frosch postulas la ekziston de infektaj estaĵoj pli malgrandaj ol bakterioj, priesplorinte senĉelajn likvaĵojn kiuj tamen plu klopodas infekti je bova afto.
- 1901: Walter Reed malkovras la viruson de flava febro, la unua malkovrita viruso kiu profitas artropodojn kiel perantojn por sia disvastiĝo.
- 1901: Louis Pasteur malkovras la viruson de rabio.
- 1909: Karl Landsteiner kaj Erwin Popper sukcesas malsanigi simion per encerbigo de mjelo el homo suferanta je poliomjelito. Tiel pruviĝas, ke poliomjelito disvastiĝas per viruso.
- 1912: Alexis Carrel unue kultivadas virusojn.
- 1966: Internacia Komitato pri Taksonomio de Virusoj disvolvas universalan skemon por taksonomio de virusoj.