Villanueva de Ávila
Villanueva de Ávila | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05114 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 23′ N, 4° 49′ U (mapo)40.379722222222-4.8219444444444Koordinatoj: 40° 23′ N, 4° 49′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 059 m [ ] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Ávila [ ] | |||
Villanueva de Ávila [biljaNŬEba deAbila] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Villanueva de Ávila estas komprenebla etimologie kiel Nova Urbeto de Avilo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la 1990-aj jaroj (je ties dependigo de Navatalgordo) pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navalosa, Navatalgordo, Burgohondo, Navarrevisca kaj Mijares.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
En la 23a de Julio 1809 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo napoleonaj trupoj celante reprezaliojn al fama gerilano Juan Martín Díez serĉe de liaj fratinoj,[1] forportis ĉiujn virinojn al Los Veneros kaj tie mortigis ilin: totale 22 virinoj estis masakritaj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Escalera, Evaristo; González Llana, Manuel (1864). La España del siglo XIX: sus hombres y acontecimientos más notables, volumen 1. Juan José Martínez, eldonisto. p. 525. Ne estas disponebla pli nuntempa kaj fidinda fonto.