Vilhelmo (Luksemburgo)
Guillaume Jean Joseph Marie de Nassau (esperante Vilhelmo; naskita la 11-an de novembro 1981 en Luksemburgio) estas Hereda Grandduko kaj heredonto de la trono de Luksemburgio. Li la majoratulo de Henriko, Grandduko de Luksemburgio, kaj Maria, Granddukino de Luksemburgio [1].
Li portas la titolojn "Hereda Grandduko de Luksemburgio", "Hereda Princo de Nassau" ekde kiam lia patro supreniris la tronon en 2000, kaj ekde la 18-an de decembro de la sama jaro la titolo, "Princo de Bourbon-Parma". Kiam la patro abdikos aŭ mortos en la estonteco, Hereda Grandduko Guillaume transprenos. Guillaume estas referita kiel Lia Reĝa Moŝto.
Post proklamo de grandduko Henriko en junio 2024, lia filo Guillaume estis nomumita kiel la reprezentanto de la grandduko ("leŭtenanto-reprezentanto", Regento) la 8-an de oktobro 2024 [2] [3]. La 24-an de decembro 2024, la Grandduko anoncis en sia kristnaska mesaĝo lian intencon abdiki en favoro de la Hereda Kronprinco Guillaume la 3-an de oktobro 2025 [4].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Guillaume estas edukita en privataj lernejoj en Luksemburgio kaj Svislando, kaj ankaŭ la Reĝa Militista Akademio Sandhurst en Camberley en Anglio. Li ankaŭ studis politikan sciencon kaj historion en Durham en Anglio, sed ne kompletigis siajn studojn [5].
En marto 2012 li fianciĝis al la belga grafino Stéphanie de Lannoy [6] kaj la 19an de la sama jaro, la paro edziĝis [7]. La 10an de majo 2020, li kaj la Hereda Granddukino havis sian unuan filon, princo Karlo. La 27an de marto 2023, ilia dua filo, princo François, estis naskita.
En 2021, Guillaume estis elektita prezidanto de la Monda Skolta Fondaĵo, kiu subtenas la Mondan Skoltan Organizon, post esti membro de la plenumkomitato de la fondaĵo ekde 2017 [8].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Le Grand-Duc Héritier.
- ↑ Cour Grand-Ducale [@CourGrandDucale] (la 9an de julio 2024).
- ↑ A tradition of abdication - Luxembourg & the Netherlands (la 28an de junio 2024).
- ↑ https://www.gbnews.com/royal/grand-duke-henri-luxembourg-abdication-royal-news GB News (angle)
- ↑ CURRICULUM VITAE OF HIS ROYAL HIGHNESS THE HEREDITARY GRAND DUKE OF LUXEMBOURG (angle). Cour Grand Ducale (9 November 2020). Arkivita el la originalo je 20 June 2020. Alirita 9 December 2020 . “Prince Guillaume attended primary school in Lorentzweiler and continued his education in the Lycée Robert Schuman until the fourth year of Luxembourgish secondary education. Then he pursued his studies at the Le Rosey Institute and at the Collège Beausoleil in the Swiss Alps, where he passed his French Baccalaureate in 2001. From September 2001 until August 2002, the Hereditary Grand Duke accomplished his Officer training at the Sandhurst Royal Military Academy in the United Kingdom....In 2009, the Hereditary Grand Duke graduated with honours with a Bachelor's degree in Humanities and Languages, specialising in Political Science, at the University of Angers (France).”.
- ↑ «Guillaume et Stéphanie se fianceront ce vendredi», Wort.lu, la 26an de marto 2012.
- ↑ «Guillaume & Stéphanie say "I do" in civil marriage ceremony», Wort.lu, la 19an de oktobro 2012.
- ↑ Foundation Board announces new Chair, worldscoutfoundation.org
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Hereda Grandduko – Oficiala retejo de la Granda Ducal Palaco
|