Vilao Kuhnreuter
Vilao Kuhnreuter | ||
---|---|---|
vilao [ ] | ||
Koordinatoj | 50° 56′ 45″ N, 10° 42′ 37″ O (mapo)50.94573611111110.710211111111Koordinatoj: 50° 56′ 45″ N, 10° 42′ 37″ O (mapo) | |
Vilao Kuhnreuter | ||
Vikimedia Komunejo: Villa Kunreuther [ ] | ||
La Vilao Kunreuther (germane Villa Kunreuther), strato Friedrichstraße 14 en Gotha, Germanujo estas monumentprotektotaĵo historiisma kun malcerta sorto.
Historio
[redakti | redakti fonton]1835: konstruo fare de Wilhelm Kuhn
[redakti | redakti fonton]La vilaon konstruis por si en 1835/36 la arĥitekto Wilhelm Kuhn, ekde 1821 landa ĉefarĥitekto kaj asesoro de la duka kortegkonstruministerio en la tiama kvartalo Sieblebener Vorstadt.[1] La ejo ricevis, eble ankaŭ nur post pli malfruaj alkonstruaĵoj - kvazaŭ kvadratan horizontalan projekciaĵon kun piramida, malkrute oblikva tegmento. Ĝi supre per lanterno finiĝis por lumenlaso. Temis sekve pri konstrutipo en Gotao - post la konstruo de la Princa palaco - ofte kopiita de t.n.paladia vilao kun interna, multetaĝa centra salono laŭ modelo de Villa Rotonda. Similaj en Gotao estis (ĝis la malkonstruo en 2007) la Madelung-vilao (Gartenstraße 31) kaj estas la Jacobs-vilao (Mozartstraße 3). Ekde 1837 la Kuhnreuter-vilao havis la domonumeron 1210b.[2] En 1839 Kuhn ludonis la supran etaĝon. En 1848 li retiriĝis kun paralela nomumiĝo je kortega konsilisto. [3] En 1852 Kuhn daŭre enloĝis la domon, kiu estis ricevinta la adreson Friedrichstraße 14.[4]
1859: Familioj Credner kaj Arnim
[redakti | redakti fonton]En 1859 menciitis la iama landa parlamentano Karl Friedrich Heinrich Credner kiel nova vilao-posedanto.[5] Sed tiutempe li jam laboris kiel mineja konsilisto en la Reĝlando Hanovro kaj vendis fine la vilaon al la supera ĉevalisto Wilhelm Arnim. De li heredis la vilaon la filo Detlev Arnim.
1903: Familie Kunreuther
[redakti | redakti fonton]En 1903 akiris la advokato Heinrich Kunreuther la klasikisman vilaon el la manoj de la Arnim-oj. Li estis la nepo de la lasta rabeno de Gelnhausen Hirsch Kunreuther. Lia patro, la juristo Jakob Kunreuther estis translokiĝinta disde Gelnhausen Gotaon por malfermi ĉe August-strato nr 4 advokatejon. Kialo por la translokiĝo estis la nomumiĝo notara, dume la elektohesia registaro ne ofertis tian karieron.[6] Ĉirkaŭ 1900 Heinrich Kunreuther, post studo de juraj kaj ŝtataj sciencoj, doktoriĝo kaj studvojaĝo al Italujo, ekkompanianis advokateje.
Post vilaa akiro iĝis tuj alikonstruo fare de la arĥitekto Richard Klepzig. La centra enirejo je la strato forigitis; enirejo advokateja nuntempe troviĝis norde kaj la enirejo al la loĝeja zono estis sude. La ĉirkaŭ la centra ŝtuparo evoluintaj horizontalaj projekciaĵoj ankaŭ aliaranĝitis laŭ la nova uzokoncepto kaj la ĉambroj ricevis vandajn tabulojn kaj fortimpresajn plumbajn vitroplatojn. La fasada strata nove faritis en la supraj etaĝoj per kolosa ordo novbaroka, meza orielo kaj balustrado surtegmenta. En 1904 Kunreuther edzinigis en Frankfurto ĉe Majno Anna Marie Michaelis, kun kiu li havis 1895 la filinon Marie Luise. Kunreuther nombriĝis inter la plej sukcesaj advokatoj gotaaj, kies konsilojn ŝatis ankaŭ la duka familio. Je la komenco de la 1890aj jaroj la advokatejo engaĝiĝis ĉe la fondo de la unua loĝadkonstrukompanio de Gotao (WBG).[7]
Kiam en 1925 mortis Heinrich Kunreuther la tuto transprenitis fare de ties bofio Günther Gottschalk el Meiningen. Dum la tempo de la nazioj la advokatejo devis fermiĝi. Gottschalk devigitis labori ĉe Organizaĵo Todt. En la 20.9.1942 lia bopatrino Anna Marie Kunreuther kaj lia edzino deportitis al la geto de Terezín. Dume Anna Marie mortis tie en la 13.2.1943, la edzino venis al Aŭŝvico kie ŝi mortis en decembro 1944.[8] Pri ties deportiĝo memorigas onin du stumbligaj ŝtonetoj antaŭ la konstruaĵo. Post la Dua mondmilito Günther Gottschalk krom Oskar Gründler, Hermann Henselmann, Hugo Meister kaj aliaj aniĝis al la Kontraŭfaŝisma komitato; li iĝis jam en la 4a de majo ĉefurbestro. Sed en decembro 1945 li demisiis por repovi advokatadi. En 1946 li nuptis ankoraŭfoje kaj mortis en la 30.9.1947. Lia filino Gabriele, kiu estis posedantino de la vilao jam ekde oktobro 1926, post 1949 forlasis GDR-on kaj nuptis iun sinjoron Storsberger.[9]
1950: Ŝtatigo, malfunkcio, redono, restaŭrado
[redakti | redakti fonton]En 1950 transprenis la urbon la vilaon kaj transdonis ĝin al la Kulturligo de GDR; komuna utiliĝo daŭris ĝis 1990. Poste oni redonis la domon al la heredantoj kiuj vendis ĝin al persono el Düsseldorf. De tiam ĉesis ĉia ajn funkcio de la domo. En 2016 la konstruisto Michael Leepin, kun helpo de ĉefurbestro Knut Kreuch, akiris la domon; oficiala aliposedantecigo estis en 2019. En videofilmeto, kie ankoraŭ spekteblas framskeletaj vandoj kaj lignaj platoj, la nova posedanto pesimisme parolas pri la stato. Laŭ li la ĝis 2020 ankoraŭ ekzistinta centra salono kun belaj detaloj vandplataj kaj aliaj fruktoj el la alikonstruo de 1903, ne saviĝi povos. Alternative venos loĝejoj. Ĝis la fino de 2020 la ejo havu novan tegmenton. [10] El la filmeto evidentiĝis estis en majo 2020 jam deturitaj la riĉa kadro de la flanka enirejo kaj parto de la ĉirkaŭmuraro de 1900.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gotha-Wiki, Jens Geutebrück, Hörselgau
- ↑ Adresregistroj gotaaj 1841 kaj 1847
- ↑ Döring 2017, p. 65
- ↑ Adresregistaro gotaa de 1852
- ↑ Adresregistro gotaa de 1859, p. 28–29
- ↑ "Allgemeine Zeitung des Judentums", Leipzig, 11.11.1862.
- ↑ 110 Jahre Wohnungsbaugenossenschaft Gotha., PDF 2005, p. 4.
- ↑ bundesarchiv.de
- ↑ Jüdische Holocaust-Gedenkstätten und jüdische Einwohner Deutschlands 1939–1945, MyHeritage
- ↑ OscarAmFreitag, Gotha
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Reinhard Döring: Die Elgerburger Promenaden, Kern-Verlag, Ilmenau 2017, ISBN 978-3-95716-222-9
- Matthias Wenzel, Mark Escherich: Villen in Gotha, Band 2, Rhino Verlag, Arnstadt/Weimar, 2000, ISBN 3-932081-40-4.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Villa Kuhnreuter en la germana Vikipedio.