Viktoro de Cezareo
Sankta | ||
Viktoro de Cezareo | ||
---|---|---|
martiro, sanktulo | ||
Persona informo | ||
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romkatolika eklezio | |
Festotago | 21-a de majo | |
Patroneco | kontraŭ fulmo, hajlo kaj malbonaj spiritoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Viktoro de Cezareo (latine Victor Caesariensis, itale Vittorio di Cesarea; naskiĝdato nekonata, mortis en Cezareo, Kapadokio, la nuna Kayseri en Turkio, la 23-an de decembro je nekonata jaro) estis romia soldato, kiun la katolika eklezio konsideras kiel sanktulon.
Laŭ la katolika tradicio li estis romia soldato, kiu suferis martirecon en Cezareo en Kapadokio kun la martiroj Polieuto kaj Donato.
La katolika eklezio festas lin la 21-an de majo: li ĉeestis en la Hieronima Martirologio, kiu citis lin la 21-an de majo kune kun la aliaj du martiroj Polieuto kaj Donato, kaj de tie li transiris en la romian martirologion, sen tamen scii ion alian pri lia vivo.
En 1703 liaj restaĵoj estis translokigitaj de la katakombo de Kalepodio en Romo al la preĝejo de la konvento de Sankta Antonio ĉe la Monto en Rieti, kie ili ankoraŭ hodiaŭ videblas sub la alta altaro.
Lia kulto estis tre disvastigita en Italio, ĉar ĝi estis la nomo de pluraj regantoj kaj princoj de la dinastio de Savojo, ekzemple Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo (1587-1637), Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo (1666-1732), Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo (1726-1796), ĉiuj tri dukoj de Savojo, Viktoro Emanuelo la 2-a kaj Viktoro Emanuelo la 3-a, ambaŭ reĝoj de Italio.
La nomo de Viktoro de Cezareo estas alvokita kontraŭ fulmo, hajlo kaj malbonaj spiritoj.