Saltu al enhavo

Viktimoj (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Viktimoj
Viktimoj
Viktimoj
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1925
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 162
vdr

Viktimoj [1][2] estas originale Esperantlingve verkita romano de Julio Baghy. Ĝi aperis 162-paĝe en 1925 ĉe Literatura Mondo el Budapeŝto. La dua eldono datiĝas de 1930, la kvina de 1971 (en Kopenhago). Eldonejo Fenikso prizorgis la sesan eldonon en la jaro 1991.

La romano estis daŭrigita en lia sekva romano, Sur Sanga Tero.

  • Johano Bardy: artisto.
  • Dolŝky: amiko de Johano.
  • Fiza: amoristino.
  • Izor: juda komercisto
  • Katja
  • Dogler
Citaĵo
 Originala romano el la vivo de siberiaj militkaptitoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 249, Decembro (1925)
Citaĵo
 En la romano temas pri la martira vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo. Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika. 
— 1931, László Halka, Literatura Mondo, paĝo 16
Citaĵo
 En bela kaj atentinda lingvo nia konata esperanta poeto Julio Baghy kortuŝe rakontas la tragedion de la homa animo.

En la ĉefpersono de la romano oni povas facile ekkoni la aŭtoron mem. Jen kial ĉio en la romano estas priskribita nature kaj sincere. Legante la romanon oni sentas la malvarman spirblovon de Siberio, la grandan figuron de la revolucio, tra kies pulvnebulo trenas sian vivon la homoj — viktimoj.

La romano estas valora pliriĉigaĵo de nia originala esp. literaturo. 
— Bulgara Esperantisto, j.07 n.08 apr. 1926
Citaĵo
 Viktimoj estas ĉiuj personoj de la romano, en tiu esence tragika okazaro, viktimoj de l' kruela milito, de l' familia perforta disiĝo, de l' maljusta socia aranĝo, de aliaj homoj pli potencaj aŭ pli perfidaj. Eĉ la naturo ne indulgas, kiel unu persono diras : "la vivo fuŝas 90 % de siaj manuskriptoj". La libro lasus penigan impreson se tamen ĝi ne montrus ke malgraŭ ĉiaj nemeritaj suferoj, kelkaj homoj restas funde idealistoj malegoistaj, ke sufiĉas fajrero por reekbruligi en ili ardon al noblaj sentoj al heroaj agoj.
La portretoj de l' personoj fiksiĝas en la memoro; la altanima artisto Johano Bardy ĉefe, lia amiko Dolŝky, la mizera ĉiesulino Fiza avida je mem ofero. Scenoj ankaŭ desegniĝas antaŭ la okulo : ma nokta reveno de l' ebria Dolŝky, la komercemo de l' multparola judo Izor, la katina delogemo de Katja, la stranga ekscio pri edzina trompo de Dogler kaj lia stranga duelo, la kortuŝa vartado kaj redono de l' trovita infaneto, la terura animstato de Johano kiu devas surscene ludi komedion dum familia katastrofo ĵus trafis lin, ne forgesante la okazojn militajn aŭ malliberejajn.
Leganto tuj sentas ke la verko estas originalaĵo kaj ke la aŭtoro majstras la lingvon. La stilo estas bonega tute adaptita al la verko, vigla facila tute Esperanta. Tia verko meritus preson per pli grandaj literoj kaj sekve pli ampleksan formaton. 
— 1926, Historio de Esperanto II, p. 603
Citaĵo
 Kiam novbakita samideano demandas, kian literaturaĵon oni rekomendas al li por legado regule li ricevas la respondon: legu la verkojn de Zamenhof. Ĉu, komprenante eĉ ĉi tiun tre taŭgan konsilon al novaj adeptoj, ne estus granda malprofito por niaj eldonistoj, se ni ne substenus ankaŭ iliajn klopodojn per aĉeto de eldonitaj aliaj bonaj verkoj? Inter tiaj bonaj verkoj staras en unua vico tiuj de nia fame konata poeto Baghy, kies kaj poeziaj kaj prozaj (cetere ankaŭ en prozo poeziaj) verkoj estas veraj ĵuveloj de nia literaturo. Unu el tiuj ĵuveloj estas la libro „Viktimoj“, interesega rakonto de la aŭtoro, pritraktanta karakterizan epizodon de sia militkaptiteco en Siberio. Ke ĉi tiu, en klasika stilo kaj kun streĉe interesa enhavo skribita iibro atingis la maloftan duan eldonon, tio pruvas ĝian ŝatatecon. En la bele adjustita, ekzakte presita libro troviĝas sur 237 paĝoj nur 16 ne gravaj preseraroj kaj 13 ne plaĉaj vortdividoj ĉe fino de linioj, inter kiuj precipe estas kritikinda la disigo de pre- kaj sufiksoj, afero trovebla ankaŭ en aliaj presaĵoj, sed kiel eble evitinda kaj facile evitebla. Ekzemple: paka-ĵon, sidi-ĝis, ma-larmita, dol-ĉamara, ekk-rako ktp. Ke tiaj tipografiaj malkorektaĵoj ne malaltigas la valoron de la verko mem, tion diri ne estas necese. 
— D-ro Sós. Aŭstria Esperantisto n069 (okt 1930)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]