Vikartovce
Vikartovce | |
hungare: Hernádfő, germane: Weichsdorf | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Vikartovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Situo | Vikartovce |
- alteco | 780 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 59′ 40″ N 20° 09′ 07″ O / 48.99444 °N, 20.15194 °O (mapo) |
Areo | 50,2743 km² (5 027,43 ha) |
Loĝantaro | 1 858 (31.12.2011) |
Denseco | 36,96 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1283 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 059 19 |
Telefona antaŭkodo | 421-52 |
Aŭtokodoj | PP |
NUTS | 524034 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Vikartovce | |
Retpaĝo: www.vikartovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Vikartovce (hungare Hernádfő germane Weichsdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Vikartovce situas laŭ traira flankovojo. Poprad troviĝas je 20 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1283 en latina formo "Villa Wykardi". En la 16-a jarcento ĝi senhomiĝis, en 1513 ĝi rehomiĝis. En 1735 oni komputis tie 12 familiojn. En 1787 772 vilaĝanoj loĝis en 115 domoj, en 1828 1329 vilaĝanoj loĝis en 183 domoj. Ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis Vikartócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hernádfő 1410 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vikartovce 1712 homoj, (1574 slovakoj, 128 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1781
- 2 kapeloj de 1896 omaĝe al Dipatrino (Rozaria) kaj omaĝe al Sankta Spirito
- malfrubaroka nobeldomo de 1787, ekde 1893 ĝi iĝis lernejo
- paroĥo el la 18-a jarcento