Saltu al enhavo

Victor Considerant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Considerant
Persona informo
Naskonomo Victor Considerant
Naskiĝo 12-an de oktobro 1808 (1808-10-12)
en Salins-les-Bains
Morto 27-an de decembro 1893 (1893-12-27) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) Traduki, 87 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Clarisse Vigoureux (en) Traduki (bopatrino)
Clarisse Coignet (en) Traduki (unuaranga kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
ekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Prosper Victor CONSIDERANT (Salins-les-Bains 12-a de oktobro 1808 - Parizo 27-a de decembro 1893) estis franca filozofo kaj ekonomikisto. Li ricevis la diplomon en 1826 el Politekniko, fama franca inĝeniera lernejo. Li estis disĉiplo de Charles Fourier.

Victor Considerant estis lernanto de sia patro, Jean-Baptiste, instruisto pri retoriko ĉe la gimnazio de Salins. Li frue abiturientiĝis kiam li aĝis 16 jarojn. Tuj poste, li iris, en 1824, al la gimnazio de Besançon por prepari la konkurson por esti akceptita en Politeknika Altlernejo (École Polytechnique, famega inĝenierlernejo franca). Tie Clarisse Vigoureux inicis lin pri fourierismo. Li sukcesis la konkurson en 1826. La saman jaron li konatiĝis kun Fourier en Parizo. En la milita lernejo pri artelerio (École d'application de l'artillerie, france) en Metz de 1828 ĝis 1832, li diskonigis ideojn de la filozofo inter siaj kamaradoj.

Li verkis artikolon pri Fourier en la ĵurnalo la Mercure de France en 1830, kaj oktobre 1831 en La Revue des Deux mondes li publikigis novelon : « Antaŭsento » (Un Pressentiment, france), inspirita de la morto de la filino de Clarisse Vigoureux, sia dumjuntempa koramikino. En 1832, li kunfondis kun Jules Chevalier, kaj estris la ĵurnalon Le Phalanstère (La falanstero). Samjare li partoprenis ankaŭ la societan kolonian provon ĉe Vesgre. Dum 1834, li publikigis sian ĉefverkon Destinée sociale, kaj en 1836 li ekssoldatiĝis por fondi novan ĵurnalon : La Falango (La Phalange, france). En 1837, li sekvis post Fourier kiel direktanto de la Socia Skolo (École sociétairefrance). En 1838, li edziĝis kun Julie, la dua filino de Clarisse Vigoureux.

En 1839, okazis baloto por elekti la deputitojn, li kandidatiĝis en Montbéliard kaj en Colmar, kaj estis venkita ambaŭloke. Li finfine estis elektita en 1843 kiel ano de la Departementa Asembleo (Conseil général, france) de la departemento Sejno (la departemento de Parizo). Samjare li fondis la ĵurnalon La démocratie pacifique (« La paca demokratio »), kiu renkontis grandan sukceson. En 1848, li estis elektita kiel deputito de la departemento Loiret en la distrikto de Montargis kaj finfine de la ĉefurbo Parizo en 1849. Li sidis ĉe la ekstrem-maldekstrula flanko en la Nacia Asembleo (Assemblée nationale, france). Li precizigis la nocion pri labor-rajto, kiu iĝis unu el la ĉefaj ideoj de la francaj socialistoj de la jaro 1848. Li estas ankaŭ konata de la konstituci-juristoj kiel la inventito, en 1846, de la proporcia reprezentado. Junie 1848,li estis la sola deputito, kiu proponis doni la voĉdonrajton al la virinoj. Junie 1849, li gvidis manifestacion kontraŭ Louis-Napoléon Bonaparte, kiu liaopinie transpaŝis la konstitucion apogante la papon kontraŭ la roma Respubliko.

Por eviti enprizonigon, li fuĝis al Belgio kaj poste al Usono. Tie, laŭ la instigo de Albert Brisbane, li kreis en Teksaso la falansteron nomata La Réunion danke al financa apogo de Jean-Baptiste André Godin. La eksperimento fiaskis. Li translokiĝis al San Antonio kie, en 1865 Clarisse Vigoureux forpasis.

Reveninte al Francio en 1869 post kaj pro amnestia leĝo, li aliĝis al la Unua Internacio kaj donis sian apogon al la Pariza Komunumo .

Li finis sian vivon en la « latina kvartalo » (quartier latin, la plej fama kaj malnova studenta kvartalo en Parizo). Li obstine rifuzis denove politikumi. Lia sepulta ceremonio arigis multe da socialistoj, interalie estis Jean Jaurès.

En 1902, en Salins-les-Bains oni inaŭguris lian buston fare de Syamour. Ĝi estas videbla en la publika ĝardeno « Parc des Cordeliers ». La mezlernejo kaj liceo de Salins-les-Bains estas nomata laŭ li « Victor Considerant ». Dum la jaro 2008 la franca ministro pri kulturo dediĉis la jaron al Victor Considerant. Lia naskiĝurbo Salins-les-Bains festis la ducentjariĝon de lia naskiĝo per multaj eventoj. Yves Courty verkis specialan kaj originalan teatraĵon pri la vivo de Victor Considerant.

Verkoj (kronologie)

[redakti | redakti fonton]

Statuo pri Victor Considerant, en la urboparko Parc des Cordeliers ĉe Salins-les-Bains

[redakti | redakti fonton]

Lernejdomaro Victor Considerant ĉe Salins-les-Bains

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Michel Vernus, Victor Considerant. Le Cœur et la Raison, Dole, Canevas, 1993.
  • Jonathan Beecher, Victor Considerant and the Rise and Fall of French Romantic Socialism, Berkeley, Los Angeles, Londres, University of California Press, 2001.
  • Louis Bertrand, Histoire de la démocratie et du socialisme en Belgique depuis 1830, Bruxelles, éd. Dechenne, 1906.
  • Jean-Claude Dubos et Michel Cordillot, article "Considerant" dans : Biographies nouvelles. Dictionnaire biographique du mouvement ouvrier français sous la direction de Jean Maitron et de Claude Pennetier, tome 44. - Paris , Ed. de l'Atelier, 1997. Repris dans : Michel Cordillot, La sociale en Amérique. Dictionnaire biographique du mouvement social francophone aux Etats-Unis, Paris, Ed. de l'Atelier, 2002.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]