Viana de Cega
Viana de Cega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47150 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 255 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 125 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 32′ N, 4° 45′ U (mapo)41.533055555556-4.75Koordinatoj: 41° 32′ N, 4° 45′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 693 m [ ] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Viana de Cega [ ] | |||
Viana de Cega [BJAna deZEga] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 160 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male fakte ĝi akiris 1 600 el la 1900-aj jaroj ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Estas ankaŭ preskaŭ senhoma domaro Pago de Viñagrande.
Ĝi distas 18 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Boecillo, Valdestillas, Valladolid, Villanueva de Duero kaj La Pedraja de Portillo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Cega kaj okcidente ankaŭ Adaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Fervoja akcidento
[redakti | redakti fonton]La fervoja akcidento de Viana de Cega okazis la 11-an de septembro 1873, kiam la nokta ekspreso kiu trairis la itineron inter Irun kaj Madrido dereliĝis post transiro de la ponto super la rivero Doŭro proksime de la urbo Viana de Cega (provinco Valadolid, Hispanio). 21 homoj mortis kaj 58 estis vunditaj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Municipoj de la provinco Valadolido
- Viana (stacidomo)
- es:Accidente ferroviario de Viana de Cega (hispane)