Vespera kanto (poemo)
La vespera kanto (germane Das Abendlied), ankaŭ konata kiel "La luno nun ekhelas" (germane Der Mond ist aufgegangen) estas germana lulkanto de Matthias Claudius kaj unu de la plej konataj verkoj de germana literaturo. Ĝi estis publikigita en 1779.
La kanto estis multfoje tradukita al Esperanto, i.a. de Otto Bonte, Adolf Burkhardt, Wolfram Diestel, Joachim Gießner, Guido Holz kaj Manfred Retzlaff.
Teksto (la unuaj tri strofoj)
[redakti | redakti fonton]en la germana | en esperanto - tradukita de Guido Holz |
---|---|
Der Mond ist aufgegangen
Die goldnen Sternlein prangen Am Himmel hell und klar: Der Wald steht schwarz und schweiget, Und aus den Wiesen steiget Der weiße Nebel wunderbar.
Und in der Dämmrung Hülle So traulich und so hold! Als eine stille Kammer, Wo ihr des Tages Jammer Verschlafen und vergessen sollt.
Er ist nur halb zu sehen, Und ist doch rund und schön. So sind wohl manche Sachen, Die wir getrost belachen, Weil unsre Augen sie nicht sehn. |
La luno nun ekhelas,
steletoj oraj belas en la ĉiela klar'; l'arbaro nigra revas. el la herbejo levas mirige sin nebula mar'.
kaj en krepuska rondo hejmecas kun favor'! Similas pacan ĉelon, kie vi la kverelon de via tago dormu for.
Aspekte ĝi duonas, sed plenas ĝia bel'. Do ankaŭ estas multo, loganta al insulto, okulojn ĝenas ja malhel'. |
La tuata poemo konsistas el sep strofoj, sed ofte nur la unua strofo estas uzata kiel lulkanto.
Melodio
[redakti | redakti fonton]La melodio konektita al la poemo estis kreita de Johann Abraham Peter Schulz kaj publikigita en 1790.