Saltu al enhavo

Vespasiano da Bisticci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vespaziano da Bisticci
(1421-1498)
"Trattato del governo della famiglia d'Agnolo Pandolfini", verkita de Vespaziano da Bisticci kaj eldonita en 1734
"Trattato del governo della famiglia d'Agnolo Pandolfini", verkita de Vespaziano da Bisticci kaj eldonita en 1734
Persona informo
Vespasiano da Bisticci
Naskiĝo 26-an de junio 1421
en Bisticci, Italio
Morto 27-an de julio 1498
en Antella (Bagno a Ripoli), apud Florenco, Italio
Profesio
Okupo bibliotekisto
biografo
eldonisto
renesanca humanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vespaziano Florentino estis itala humanisto, bibliotekisto, libristo kaj protektito de Kozimo de Mediĉo (1389-1464).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Filippo di Leonardo da Bisticci kaj Mattea di Piero Donato Balducci. Iliaj gepatroj estis devenantaj el Bistiĉo, eta regiono en la Malsupra Valdarno, sed post ilia geedziĝo la paro translokiĝis al Florenco, kie naskiĝis ilia ses infanoj: Jakopo, Lukrecia, Leonardo, Vespaziano, Marsilja kaj Filippo. Lia patro mortis antaŭtempe en la 4-a de februaro 1426.

Michele de Giovanni Guarducci verŝajne respondecis pri la baza edukado de la juna metilernanto kiun li kultivis kiel memlernanto kun sagaco kaj scivolemo, ankaŭ partoprenante en la literaturaj kaj filozofiaj cirkloj de la epoko. Fakte, la jaroj de metilernado de Vespaziano koincidis kun tiuj de la Koncilio de Florenco. En ĉi tiu intelekta uzino, grava konato por la juna Vespaziano estis la kardinalo Giuliano Cesarini, kiu invitis lin ĉirkaŭbraki la eklezian karieron.

Supozebla bildo de Vespaziano da Bistiĉi, el la verko "Commentario della vita di messer Giannozzo Manetti, Torino, 1862

Vespaziano rifuzis la oferton je pastra trejnado sed tenis la helpon de Cesarini en granda konsidero por frekventi la lernejon por infanoj, sekvita, inter aliaj, de la humanisto Jacopo Ammannati (1422-1479) kaj de membroj de la renomaj familioj kiel ekzemple Donato (1429-1478) kaj Piero Acciaiuoli (1426-1460). La fratoj Acciaiuoli invitis Vespazianon por partopreni en la filozofiaj diskutoj, kiujn ili periode okazigis en siaj kamparaj vilaoj, kiel videblas el pluraj leteroj, kiujn la librovendisto skribis al Giannozzo Manetti (1396-1459) por solvi teologiajn demandojn, al kiuj la junuloj ne sciis respondi.

Manetti estis la plej grava viro por la edukado kaj vivo de Vespaziano: la du konatiĝis dek kvar jarojn antaŭ 1453, la jaro de la ekzilo de Manetti, kaj formis tre solidan amikecon malgraŭ la rimarkinda aĝdiferenco kaj socia malegaleco. Ĉi tiu ligo povas esti rekonstruita per la leteroj, kiujn ili interŝanĝis, plenaj de kuraĝigo, kiun Manetti adresis al la inĝenia Vespaziano kaj pro la kompato, kiun la paperaĵisto montris al la humanisto iam ekzilita. Oni povus ĝuste difini la literaturan Vespazianon kiel apendicon de Manetti, ĉar Vespaziano lernis de li la temojn kaj la komponan stilon, kaj en la nomo de tiu ĉi amikeco Vespaziano reduktis la estimon, kiun li havis por Kosimo de Mediĉo, patrono de sia metiista kariero.

Vespaziano estis ĉefe komercisto de elektitaj libroj, kaj havis parton en la formado de ĉiuj grandaj bibliotekoj de sia tempo. Kiam Kozimo de' Medici deziris krei la Laŭrencan Bibliotekon de Florenco, Vespaziano konsilis lin kaj sendis al li pere de Tommaso Parentucelli (la estonta papo Nikolao la 5-a) sisteman katalogon, kiu iĝis la plano de la nova kolekto.[1]

En 22 monatoj Vespaziano kolektis 200 volumojn por la biblioteko de Kozimo fare de 25 kopiistoj. La plej multaj el ili estis, sub la cirkonstancoj, libroj pri teologio kaj liturgia ĉanto. Li faris gravajn servojn por la disvastigo de la klasikaj verkintoj kiam Nikolao la 5-a, la vera fondinto de la Vatikana Biblioteko, iĝis papo.

Li dediĉis dek kvar jarojn al kolektado de la biblioteko de la Duko de Urbino, organizante ĝin en sufiĉe moderna maniero; ĝi enhavis la katalogojn de Vatikano, de Florenco, de Sankta Marko, de la Visconti-a Biblioteko en Pavio, kaj eĉ tiun de Oksfordo. Vespaziano havis nur mezbonan scion pri la latina, kaj li estas unu el la malmultaj tiamaj verkistoj kiuj agnoskis tion.

Li lasis kolekton de 300 biografioj, kio estas fonto de la unua rango por la historio de la dekkvina-jarcenta humanismo: "Vite di uomini illustri del secolo XV", eldonita de Angelo Mai (1782-1854), "Spicilegium Romanum", I, Romo, 1839; fare de Ludovico Frati (1855-1944), Bolonjo, 1892. Li certe estas pli malalta ol la grandaj italaj historiistoj, kiel Makiavelo kaj Francesco Guicciardini, sed li admirinde prezentas la atmosferon de la periodo.

Liaj rakontoj plonĝas la leganton en la etoson mem de Florenco; ili enhavas delikatajn bildojn de moroj, ĉarmajn portretojn, noblajn virinfigurojn, kies lasta aspekto eblas taksi legante la biografion de Alessandro Bardi.

La ĝenerala tono estas tiu de grava moralisto, kiu montras la danĝerojn de la Renesanco, precipe por virinoj, avertas kontraŭ la legado de la romanverkistoj, kaj riproĉas al la Florentinoj pro uzuro kaj kontraŭleĝaj gajnoj. Vespaziano estas panegiristo de Nikolao la 5-a, la granda libro-amanto; li estas severa ĝis maljusteco kontraŭ Kalisto la 3-a, la indiferenta pruntedoninto de libroj, kiujn li tamen ne cedis al rabado, kiel lin akuzas Vespaziano.

Vespaziano neniam edziĝis kaj mortis en 1498 en la aĝo de 77 jaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]