Oppurg
Oppurg | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saale-Orla | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Oppurg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03647 | |||||
Poŝtkodo | 07381 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6481 | |||||
Aŭtomobila kodo | SOK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16075077 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heiko Schoberth (ekde 2016, konfirmita en 2022) | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 6 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1142 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 43′ N, 11° 39′ O (mapo)50.71080711.652996Koordinatoj: 50° 43′ N, 11° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 230 m | |||||
Areo | 15,76 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.vg-oppurg.de/de/gem-oppurg.html | |||||
Oppurg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oppurg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1142 loĝantojn.
Geografio kaj kvartaloj
[redakti | redakti fonton]Tra Oppurg fluas la rivero Orla. La grundaro de Oppurg estas malunuecsupraĵa kaj la terenoj tre malsimilas. Ekzistas lokoj loesaj, sablaj kaj argilaj; kelkaj lagetoj variigas la ebenaĵon. La ĉe Orla idiliece situanta Oppurg konsistas el tri kvartaloj, nome Oppurg, Rehmen kaj Kolba. Jenas la najbaraj komunumoj: Döbritz, Langenorla, Lausnitz, Nimritz, Oberoppurg, Pößneck, Solkwitz kaj Weira.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pra- kaj fruhistoria setlado en la Orla-valo dokumenteblas proksime de Oppurg per elfosaĵoj trovitaj ĉe multfendita durega ŝtonrifo. Tie troviĝis arĥeologiaj aĵoj el la paleolitiko, la bronza kaj la frua fera epokoj kiel ankaŭ el la tempo de la elorienteŭropaj popolmigradoj.[1]
Ĉe la situo de la nuna Kastelo Oppurg troviĝis iam akvokastelo mezepoka. Ĝin konstruigis verŝajne en 1074 margrafo Wiprecht von Groitzsch. Restaĵoj turaj kaj muraj ankoraŭ konserviĝas.[2] En 1354 kavaliro de Brandenstein novigis la tuton kaj inter 1705 kaj 1708 okazis kompleta novkonstruo.[3]
La unua endokumentta mencio de Oppurg estis en 1074 kiel Opult. En la 1.5.1323 Kolba kaj ĉ. jaro 1350 Rehmen unue menciiĝis.[4] En 1545 Hans von Brandenstein konstruigis post reveno elturkkaptiteca la Turkan bienon; samloke estis estinta per akvofoso protektita rempararo. Kompreneble ĝi estis senjora sidejo kaj fakte troviĝas en la nuna Turka bieno ankoraŭ spuroj de la antaŭulaĵo.
Inter 1680 kaj 1826 ĉiuj tri vilaĝoj apartenis al Saksio-Saalfeld, poste ĝis 1920 al la Distrikto Saalfeld ene de la Duklando Saksio-Meiningen. En 1920 ĝi turingiiĝis kaj inter 1952 kaj 1990 Oppurg estis parto de la GDR-distrikto Gera.
Enkonduko de fervojo (1871) kaj elektreca ekfunkcio ŝanĝis profunde la tutan socion en Oppurg, Kolba kaj Rehmen.
Enkorpigoj komunumaj
[redakti | redakti fonton]La nuna komunumo Oppurg estiĝis en 1965 post enkorpigoj de Kolba kaj Rehmen; ankaŭ jam la kolĥozoj unuiĝis. Rehmen en oktobro 1923 fariĝis parto de Pößneck kio ŝanĝiĝis en 1924 pro burĝaj protestoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 1933 loĝis en Oppurg 738, en Kolba 428 kaj en Rehmen 315 homoj. En 1939 la ciferoj estas 759, 397 kaj 336.
Enloĝantara evoluo (stato lasttage en decembroj):
|
|
|
|
|
- Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Vorchristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen (germane: "Paganaj sanktejoj. Antaŭkristanaj kultejoj kaj suspektataj kultejoj en Turingio".) Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 136.
- ↑ Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 218.
- ↑ Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 104.
- ↑ Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 213, 150 kaj 228.
|